Sergio Pokrovskij skribis: > 2010/4/27, Bertilo Wennergren <[email protected]>:
>>> malsanulejo kaj hospitalo? (Nu iuj diras ke hospitalo estas specifa >>> speco de malsanulejo, dum aliaj diras ke ili samas, do kiu scias.) >> Klare ili samas. > Ili ne tute samas. Inter ili estas pli aŭ malpli granda diferenco > stila, kiu karakterizas la personon kiu uzas iun el la du paranoj. Jes, kredeble estas tiaj diferencoj. Mi celis nur la bazan signifon. > "Vipero" estas rampula naturismaĵo. Mi ne memoras ĝiajn uzojn ĉe > respektindaj aŭtoroj. Zamenhof uzis ghin. > Pri "hospitalo" ekzistas diversaj uzoj. PV donas al ĝi tute alian > sencon ol PIV. Mi mem neniam uzas "hospitalo"n, kaj verdire ne certas > pri ĝia signifo en la buŝo de aliaj. Mi iam esploris (iom, mi ne memoras ekzakte kiom), kaj konstatis, ke en la praktika uzo la vortoj "malsanulejo" kaj "hospitalo" uzighas por paroli pri ekzakte la samaj aferoj. Menciindas, ke la vorto "hospitalo" estas pli frua en nia lingvo ol la poste aperinta (neologismo??!!) "malsanulejo". -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
