--- On Mon, 3/5/10, f_sophia wrote:
>> Sergio skribis:
>> Interalie, jen ekzemplo kie la "internacia" vorto estas longa,
>> ridinde plumpa, malklara kaj malfacile lernebla (almenaŭ por ruso),
>> dum la sinklariga "sonimito" (son`imit`o) estas pli oportuna kaj
>> facila
[...]
> Bonvolu, de tempo al tempo, kunlabori anstataux kritiki cxion cxiam.
Min surprizas tiu eldiro. Ŝajnas al mi ke mia kontribuo al ReVo estas
pli granda ol la via.
> Cxiukaze via "sonimito" ne estas tiel "klara" kiel vi firme opinias.
> Mi kapablas estigi multajn "sonimitojn" (ekzemple, mi kapablas
> gufobleki) per manoj... Evidente, tiuj sonimitoj ne estas
> onomatopeoj, cxu ne?
Oni uzas vortojn ne sendepende, sed en parola situacio. Kiam temas
pri termino lingvistika, "sonimito" estas nemiskomprenebla. La
angla-francaj terminoj "subjekto", "objekto", "artikolo" ktp estas
multe pli ĝenaj pro sia nemarkita termineco ol ekz-e la respondaj
terminoj rusaj (подлежащее, сказуемое, артикль), kiuj jam
eksterkuntekste ĉiam kaj nepre estas terminoj gramatikaj (samkiel
"onomatopeo" en Esperanto); tamen vi ial ne plendas pri ili.
Min amuzas tia kritiko: la okcidentlingva terminaro estas ege malpli
preciza ol la rusa; kaj ĝiajn paŭsaĵojn en Esperanto oni akceptas
senobĵete. Sed en kelkaj neoftaj okazoj, kiuj konsistigas eble 10% da
tuto, okcidenta lingvo havas terminon precizan kaj fake markitan; kaj
tiuj maloftaj okazoj ial estas ege karaj al la okcidentanoj. Por
ruslingvano, kiu jam kutimiĝis al la 90% da malplia precizemo, tiu
klopodo ial savi speciale la 10% aspektas kiel ridindaĵo.
--
Sergio