-----Marc Bavant----- Iam mi bezonis havi facile alireblan liston de cxiuj prepozicioj, do simple listigis la prepoziciojn kiel liston de referencoj fine de artikolo "prepozicio". Suficxas fari la samon por sonimitoj, krom ke estas eble pli malfacile trovi cxiujn jam ekzistantajn en REVO (miaopinie tiuj, kiuj jam ekzistas estas versxajne netauxge difinitaj). Mi cetere memorigas al vi miajn jenajn du pagxojn:
http://pagesperso-orange.fr/kursoj/piv1/piv1.htm#interjekcioj [= PIV 1970] http://pagesperso-orange.fr/kursoj/piv2/piv2.htm#interjekcioj [= PIV 2002] ---- Dankon, interesaj pagxoj, Marc. La unua surbaze de PIV 1970 tamen estas tute malaktuala (ecx mankas ekz. hura! kaj paf! k.m.a.) kaj ankaux la dua de 2002 estas tre malkompleta (ekz. mankas la brekekekeks de la ranoj). Kialo estas, ke vi nur notas enskribo-titolojn ("kapvortojn"), multaj interjekcioj kaj sonimitoj tamen estas kasxitaj en la difinoj kaj ekzemploj de PIV 2002. Je eble triono pli kompleta estas Hron 2006 // http://www.ipernity.com/blog/37943/201691 Post elsxuto kaj instalo sercxu je "cit" (= interjekcioj kaj sonimitoj) laux la modo "sercxu nur kompletajn cxelojn". Bernhard P.S. Pli pri kasxitaj radikoj de PIV en Vikipedio -> PIV.
