Saluton, Kiel Jxeromo agnoskas, "fako" ne tauxgas por tia uzo.
Iam mi bezonis havi facile alireblan liston de cxiuj prepozicioj, do simple listigis la prepoziciojn kiel liston de referencoj fine de artikolo "prepozicio". Suficxas fari la samon por sonimitoj, krom ke estas eble pli malfacile trovi cxiujn jam ekzistantajn en REVO (miaopinie tiuj, kiuj jam ekzistas estas versxajne netauxge difinitaj). Mi cetere memorigas al vi miajn jenajn du pagxojn: http://pagesperso-orange.fr/kursoj/piv1/piv1.htm#interjekcioj http://pagesperso-orange.fr/kursoj/piv2/piv2.htm#interjekcioj Kore, Marc > Message du 03/05/10 11:58 > De : [email protected] > A : [email protected] > Copie à : > Objet : Re: [revuloj] TEK: aldoni fakon "onomatopeo" > > p { margin: 0; } > > mi aprobas la proponon. > > nuntempe vi trovos plejmultajn onomatopeajxojn per la cxefpagxa > guglo-sercxo. tajpu tie "sonimito" kaj vidu en la artikoloj, kiel la informo > estis ensxovita. tamen tio estas malperfekta maniero, cxar guglo ne nepre > indeksas cxiujn artikolojn de revo, kaj kiam gxi indeksas, tiam gxi indeksas > cxion do ankaux "sonimito"n, kiu aperus en ekzempla frazo senrilata al la > temo. plie neniu suspektas, ke oni povas trovi tiajn listojn tiamaniere. > > mi kolektis nomojn de laux mi dezirindaj fakoj, sed kiam mi okaze proponadis, > mi trafis indiferenton aux malakcepton. la cxefa kontrauxargumento estis, ke > ekzemple "sonimito" ne estas "fako". tio veras, se oni komprenas "fako"n > striktasence, kiel kampon de homa agado aux laboro. tamen, se mi povas > antauxrespondi, la celo ne estas fokusigxo al la senco de "fako", sed cxu la > funkcio utilas. miaopinie, jes, por uzantoj de revo utilus, ke ili ricevus > liston de interalie sonimitoj, ecx se pro tio oni rezignas pri la vorto > "fakoj" kaj alinomas ilin al "temoj" aux simile. > > jxeromo > > > > ----- "f_sophia" a écrit : > > Saluton, > > > Mi kaj aliaj redaktantoj estas tradukantaj verkajxon kun multaj > > > onomatopeoj > > (ankaux fantaziaj). > > Uzante ReVon, mi rimarkis ke ne eblas trovi liston pri onomatopeoj. > > Memkompreneble, tiuj vortoj estas en reVo, sed dum tiaspeca tradukado, estus > > pli utile fugrigardi liston pri ekzistantaj onomatopeoj. > > > > Cxu la estroj povus aldoni novan fakon? > > > > Dankon, > > > > Antonio Codazzi > > > >
