mi aprobas la proponon. nuntempe vi trovos plejmultajn onomatopeajxojn per la cxefpagxa guglo-sercxo. tajpu tie "sonimito" kaj vidu en la artikoloj, kiel la informo estis ensxovita. tamen tio estas malperfekta maniero, cxar guglo ne nepre indeksas cxiujn artikolojn de revo, kaj kiam gxi indeksas, tiam gxi indeksas cxion do ankaux "sonimito"n, kiu aperus en ekzempla frazo senrilata al la temo. plie neniu suspektas, ke oni povas trovi tiajn listojn tiamaniere.
mi kolektis nomojn de laux mi dezirindaj fakoj, sed kiam mi okaze proponadis, mi trafis indiferenton aux malakcepton. la cxefa kontrauxargumento estis, ke ekzemple "sonimito" ne estas "fako". tio veras, se oni komprenas "fako"n striktasence, kiel kampon de homa agado aux laboro. tamen, se mi povas antauxrespondi, la celo ne estas fokusigxo al la senco de "fako", sed cxu la funkcio utilas. miaopinie, jes, por uzantoj de revo utilus, ke ili ricevus liston de interalie sonimitoj, ecx se pro tio oni rezignas pri la vorto "fakoj" kaj alinomas ilin al "temoj" aux simile. jxeromo ----- "f_sophia" <[email protected]> a écrit : > Saluton, > Mi kaj aliaj redaktantoj estas tradukantaj verkajxon kun multaj onomatopeoj > (ankaux fantaziaj). > Uzante ReVon, mi rimarkis ke ne eblas trovi liston pri onomatopeoj. > Memkompreneble, tiuj vortoj estas en reVo, sed dum tiaspeca tradukado, estus > pli utile fugrigardi liston pri ekzistantaj onomatopeoj. > > Cxu la estroj povus aldoni novan fakon? > > Dankon, > > Antonio Codazzi
