On Sat, 08 May 2010 11:36:43 +0200
mireille corobu <[email protected]> wrote:

> Ĉu 4≤t estas neegalaĵo?
> 
> Kiel mi skribis en alia afiŝo mi nomas "malegalaĵo" ĉiun el la kvar 
> matematikaj skribaĵoj:
> 
> a < b Buŝe estu: a malpligrandas bo-on? a malpligranda ol bo?
> 
> a ≤ b Buŝe estu: a ne pligrandas bo-on? a ne pligranda ol bo?
>                   a malpligrandas aŭ egalas bo-on?
> 
> a > b Buŝe estu: a pligrandas bo-on? a pli granda ol bo?
> 
> a ≥ b Buŝe estu: a ne malpligrandas bo-on? a ne malpligranda ol bo?
>                   a pligrandas aŭ egalas bo-on?
> 
> kaj a ≠ b estas neegalaĵo. Buŝe estu: a ne egalas bo
> La signoj <, >, ≤, ≥ estas komparaĵaj/malegalaĵaj? signoj.
> 
> Mi demandas ne por trudi mian manieron diri la matematikaĵojn sed por 
> eki necesan diskuton ĉar mi supozas ke la lingvaĵo matematika ne estas 
> universala. Eĉ eblas ke neniu interkonsento troveblos por esperantigi la 
> nociojn sed tamen estas ege interese scii kaj koni vian opinion.
> Mireja
> 
> 

Ĉu jena paĝo ne sufiĉe klarigas kion vi volas scii?

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pli_granda_ol

Mi pensas ke "malegalaĵo" ne havas sencon. Ĉar la plej multaj lingvoj ne konas 
la nian distingon inter "ne" kaj "mal", ofte estiĝas konfuzo. Klarigu al vi: La 
rilato inter "io" kaj "ne io" estas kiel la rilato inter 1 kaj 0; sed la rilato 
inter "io" kaj "mal-io" estas kiel la rilato inter 1 kaj -1. Parolante pri 
egaleco inter la du flankoj de matematika esprimo, ekzistas nur la du informoj 
"jes" kaj "ne". Tamen, se iu filozofo trovas sencon de "mal-jes", mi 
interesiĝus...

Amike

Rispondere a