> Ĉu jena paĝo ne sufiĉe klarigas kion vi volas scii? > > http://eo.wikipedia.org/wiki/Pli_granda_ol
Dankon pro la vikia paĝo kiun mi serĉis per la vorto "neegalaĵo" sen ĝin trovi. Mi ĵus rapide legis ĝin kaj prikomentos post pli atenta legado. > Mi pensas ke "malegalaĵo" ne havas sencon. Ĉar la plej multaj lingvoj ne konas > la nian distingon inter "ne" kaj "mal", ofte estiĝas konfuzo. Do ni portu al la lingvo Esperanto la matematikajn lingvaĵajn fuŝaĵojn de la aliaj lingvoj? Ekzemple, estas sciate ke multaj lernantoj malakceptas la francan vorton "inégalité" kiam oni ekinstruas ilin pri komparaĵoj de reeloj kaj la francan vorton "direction" kiam oni ekinstruas ilin pri la vektoroj. Plejprobable ĉar ili estas "aŭdantemaj lernantoj" pli ol "vidantemaj" (ili lernas pli per la oreloj ol per la okuloj) do la vortoj sonas al ili en komuna lingvaĵa senco kaj tio kaŭzas koliziojn. Ankaŭ estas sciate ke matematikaĵoj ne konsistas nur en skribaĵoj ili estas parolataj. > Klarigu al vi: > La rilato inter "io" kaj "ne io" estas kiel la rilato inter 1 kaj 0; sed la > rilato inter "io" > kaj "mal-io" estas kiel la rilato inter 1 kaj -1. Mi ne plene konsentas. Al mi la rilato inter "io" kaj "ne io", se ni komparu al entjeroj, estas kiel la rilato inter 1 kaj la aro de la entjeroj privata de 1. Pri la rilato inter "io" kaj "mal-io" mi konsentas ke ĝi similas al la rilato inter 1 kaj -1, senteblas simetrio en "mal". Kion mi ĵus skribis estas argumento por "neegalaĵo" en ĉi du komparadaj matematikaĵoj: a > b kaj a < b ĉar kiam ne estas egaleco estas unu el la du neegalaĵoj. Sed estas ĝena diri ke a ≥ b estas neegalaĵo eĉ kun aldono de la adjektivo "nesevera". (Parenteze la propono diri "severa neegalaĵo" kaj "nesevera neegalaĵo" aspektas al mi pli fantazia propono ol serioza, mi rifuzus tiel diri en Esperanto). Pro tiu ĝenaĵo mi skribis "malegalaĵo" anstataŭ "neegalaĵo", tamen konsciante ke ĝi ne estas tute kontentiga. La propono de Sergio ke oni nomu la kvar pridiskutatajn matematikaĵojn per la vorto "komparaĵo" estas miaopinie bona propono. Kvankam ĝi for aspektas de la aliaj lingvoj tamen ĝi meritas priatenton. > Parolante pri egaleco inter la du flankoj > de matematika esprimo, ekzistas nur la du informoj "jes" kaj "ne". Ĝuste pro tio ne eblas diri ke t ≥ 4 estas neegalaĵo ĉar egaleco eblas. > Tamen, se iu filozofo trovas sencon de "mal-jes", mi interesiĝus... Filozofio estas iu fako kaj matematiko estas alia fako, ĉu bezonatas kompliki per miksado de la du fakoj? Mireja
