--- On Sat, 8/5/10, Klaus F. Abel wrote:

[...]

> Ĉu jena paĝo ne sufiĉe klarigas kion vi volas scii?
> 
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Pli_granda_ol

Sur cxi tiu pagxo min amuzas la uzo de "severa" -- mi dirus
"rigora" aux "strikta".

> Mi pensas ke "malegalaĵo" ne havas sencon.

Mi opinias ke ambaux estas logike eblaj; "neegalajxo" havas por si la
avantagxon de certa logika minimumismo; sed "malegalajxo" estas pli
oportuna lingve, cxar gxi kreas pli klare apartigeblan vorton ("mal" ne
funkcias kiel partiklo; dum "ne" povas roli aux kune aux aparte, kaj en
busxa komunikado la diferenco enter "neegalajxo" kaj "malegalajxo" ne klare
percepteblas.

> Ĉar la plej
> multaj lingvoj ne konas la nian distingon inter "ne" kaj
> "mal", ofte estiĝas konfuzo.

Nu, angle kaj france eblus diri kaj "unequality", kaj "non-equality"; kaj
ambaux preferas la formon respondan al mal-.

> Klarigu al vi: La rilato inter
> "io" kaj "ne io" estas kiel la rilato inter 1 kaj 0;

Ne.  Se vi prenas la entjerojn, gxi estas la rilato inter 1 kaj
Z \ {1}.

> sed la
> rilato inter "io" kaj "mal-io" estas kiel la rilato inter 1
> kaj -1.

Tamen se la tuta aro da ebloj estas nur {a, b}, tiam la "mala" elemento
(la alia "simetria" elemento) kaj la ne-elemento (la komplemento) estas
unu samo: nevero = malvero. 

> Parolante pri egaleco inter la du flankoj de
> matematika esprimo, ekzistas nur la du informoj "jes" kaj
> "ne". Tamen, se iu filozofo trovas sencon de "mal-jes", mi
> interesiĝus...

En konstruiva matematiko oni ne kredas je dihxotomio "vero -- malvero"
(allasante ian "nekonaton", "nedifiniton") -- kaj en tia situacio
"malvero" estas pli tauxga kontrauxo por "vero" ol "nevero": nevero
povus esti aux konstatita malvero, aux nekonatajxo.

-- 
Sergio




      

Rispondere a