--- On Mon, 17/5/10, Szilvasi Laszlo wrote:

[...]

> Navigadon de veturantoj/ŝoforoj helpas aparatoj, utiligantaj
> "tergloban navigadan sputnikan/satelitan sistemon" (global
> navigation satellite system, GNSS).

Por mi "navigado" fare de ŝoforoj sonas ridinde.  Oni navigas per ŝipo
en la maro aŭ en la kosmo; oni uzas navigaciajn instrumentojn por
navigacio.  Ĉiuj ŝipanoj estas navigantoj, sed unu el la oficiroj
povas esti "navigaciisto" (ruse "штурман").

Sed kiam okazas teama ŝoforado (ekz-e en ralio "Parizo--Dakaro"), tiam
en la teamo oni havas navigaciisto(j)n.  Kaj ankaŭ solŝoforo povas uzi
navigaciilon.

[...]

> Leviĝas nun la demando pri la vortoj sputnika kaj satelita :-)

Ho jes, la malvarma milito ne toleras ke oni nomu la aferon per vorto
rusa.

-- 
Sergio




      

Rispondere a