> Karega Mireille,
>
> Kiel plezuro trovi vin cxi-tie! Vi sxajnas ege racia kaj sagxa persono. Mi 
> tute konsentas vin kaj opinias, ke 'tomografo' ne estas necesa en ReVo.
>
> gxojan tagon,
> /behrouz

Dankon pro la kuraĝigaj vortoj. Fare de Esperantistoj mi ricevis pli da 
"batetoj" ol da kuraĝigaj vortoj. Ĉu pro la fakto ke mi estas virino? ĉu 
pro la fakto ke mi estas konvinkita kristano? ĉu pro la fakto ke mi 
esperantumas sen esti movadano? Mi plurfoje metis al mi la demandojn.
Sed ne gravas kion aliaj esperantistoj opinias pri mi: mi Esperantumas 
ĉar mi ŝatas Esperantumi kaj por mi tio signifas "praktiki la lingvon".

Mi deziras al vi (kiun mi ne konas krom per via demando pri registrado 
de la vorto "tomografio") ĉion bonan laŭ viaj deziroj.
Paceme
Mireja

Rispondere a