2010/5/25 jerome_vachey <[email protected]>: > mi pensis, ke ne povas esti hezito pri la esperantigo kaj ke estus utile > registri tian vorton. tamen vi pravas, ke la vorto ne registrindas laux la > reguloj de revo. > > se iu alia samopinias, mi volonte akceptas la forigon.
Parenteze tio pensigas min pri eta mistero: Kial tiom ofte oni uzas en Esperanto la tradician (cxu origine anglan? mi ne scias de kie venas tiajn latinalfabetajn versiojn de aziaj vortoj) literumadon de aziaj lingvoj anstataux uzi esperantan literumadon? Versxajne por helpi homojn sercxi la vorton en anglaj ktp vortaroj, sed tiu kutimo oftas ecx cxe propraj nomoj, kio sxajnas strange al mi - kial sxangxi la propran nomon de la japana/cxina/ktp skribmaniero, versxajne por helpi al nejapanaj/necxinaj/ktp legantoj, tamen ne skribi gxin esperante? Sxajnas esti ia ideo ke "shintaido" estas iel pli auxtente japana ol "sxintaido", kvankam nek la unua nek la dua uzas japanan skribmanieron. :) Pri la aktuala demando, mi supozas ke la vorto ja forigendas se ne ekzistas veraj uzoj de gxi kiel esperanta vorto. Per kukolo, mi trovas nur ne-esperantajn "fremdajn" uzojn kiel "shintaido-n". amike, russ
