Russ Williams demandis: > Parenteze tio pensigas min pri eta mistero: Kial tiom ofte oni uzas en > Esperanto la tradician (cxu origine anglan? mi ne scias de kie venas > tiajn latinalfabetajn versiojn de aziaj vortoj) literumadon de aziaj > lingvoj anstataux uzi esperantan literumadon?
Ofte temas pri tio, ke ekzistas oficiala maniero Latinliterigi la koncernan lingvon. Tiu skriboformo estas tial vaste uzata kaj ofte rekonata. La plej notinda ekzemplo estas la Pinjina skribo de la China lingvo. Pri la Japana statas iom paradokse: Ja ekzistas tia oficiala transkribosistemo, sed ghin oni uzas tre malmulte. Alia sistemo ne havas oficialan rekonon, sed estas tiom ofte uzata en la praktiko, ke ghi estas rigardeble kiel kvazau-oficiala. Mi pensas, ke la diskutata formo "Shintaido" lauas tiun kvazau-oficialan Latinliterigan sistemon de la Japana. Lau la efektive oficiala sistemo kredebl estus "Sintaido" au simile. Lau mi oni ja uzu Pinjinon, se oni ne volas plene Esperantigo (kaj ne volas skribi per Chinaj signoj). Koreajn nomojn oni same skribu lau la oficiala Latinliteriga sistemo de Koreujo (nu, de Sudkoreujo...), sed Koreoj tamen ofte uzas diversajn aliajn sistemojn, kaj ech transkribojn sensistemajn. Tial, kiam temas pri la nomo de la Sudkorea chefurbo, oni au uzu la Esperantigitan formon "Seulo", au la oficialan Latinliteran formon "Seoul", sed ne transskribon lau la Esperanta alfabeto (ekzemple "Soul"). -- Bertilo Wennergren [email protected] http://bertilow.com
