Mi serĉis en Google kune kun la genro-nomo tamias, kaj mi trovis la 
sekvajn rezultojn:

tamio: 119
ĉipmunko: 58
tamiaso: 24
eŭtamio: 9

Do ŝajnas ke "tamio" estas la plej uzata.

En la finna, oni nomas ilin grundsciuroj. Tamen, tio povus esti ambigua, 
ĉar la angla ekvivalento ("ground squirrel") signifas "zizelo".

La vorto ŝajne havas la radikon "burund" en iuj slavaj lingvo; tamen jam 
ekzistas tiu radiko en Esperanto.

La hungara ŝajnas esti ŝanĝita formo de la angla (aŭ granda koincido).

La pola nomo rilatas al vipado. Mi ne konas la Esperantan vorton por la 
strioj lasita de vipo. Vipaĵo? Vipitaĵo? Vipstrio? Tamen, temas pri la 
stria aspekto de la besto.

Rispondere a