Temas pri tiu besteto: // http://en.wikipedia.org/wiki/Chipmunk
La fontoj indikitaj de Pokrovskij ne estas konvinkaj. NePIV-aj Vortoj de Cherpillod 1988 precipe nur notas, ne jugxas aux rekomendas. La vera fonto de tamiaso estas - Butler eo-en 1967 // http://www.ipernity.com/doc/bernardo/4883576 Gxin sekvas - Krause eo-de 1999 kaj - Krause de-eo 2007 (cxe Erdhörnchen [amerikanisches]) Kontrauxe - Kondratjev eo-ru 2006: tamio, tamiaso, siberia ~ // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/250414 - Hron eo-cz 2006: tamio, tamiaso, euxtamio // http://www.ipernity.com/blog/37943/201691 Sed simile kiel Kondratjev eo-ru 2006 Hron preferas tamio, kiel oni vidas pro la 25 (!) kunmetajxoj de "tamio bulera" tra "tamio kalifornia" gxis "tamio umbria". Nur euxtamio - Benson en-eo 1995: chipmunk, (Eutamias), euxtamio [ne en PIV] La bloga artikoleto de Birthe citita de P. estas sensignifa pri la demando. Sed almenaux gxi referencas al alia artikolo de Wennergren (2005) pri la bestoj: // http://www.medialabinc.net/nask/2005/index.asp?numero=3 "Niaj gastigantoj, Dejv kaj Lena, bonsance scias multe pri bestoj kaj kreskajoj, kaj ili tuj informis nin, ke tiuj karuletoj estas tamiasoj. Do, tiun vorton ni ekuzis. Sed kiam ni alvenis al Brattleboro, ni rimarkis, ke aliaj nomas tiujn samajn bestojn per la vorto eutamioj. Kion fari? Kiun kredi? Kiel mi jam skribis, en PIV niaj karaj amikoj tute ne aperas. Sed ni trovis, ke la vortaro de Benson, kiun Licjo metis en nian grandan vortaroskatolon, enhavas la vorton eutamio. Cu gi do estas la gusta vorto? Malfacile... Mi ne estas bestospecialisto, kaj tial oni eble ne tro fidu al mi, sed mi provis iom esplori per la Interreto (tion mi ciam faras, kiam mi volas ion ekscii). Kaj tie mi trovis, ke fakte temas pri du malsamaj bestospecoj! Unu el ili nomigas en scienca Latino Eutamias, dum la alia nomigas Tamias. Mi krome eksciis, ke ci tie en orienta Usono, oni renkontas precipe bestojn de la speco Tamias. Sajnas do tamen, ke Dejv kaj Lena pravas. Niaj mangohoraj akompanantoj estas tamiasoj. Aliflanke, nesciencistoj apenau distingas inter Eutamias kaj Tamias. En la Angla oni nomas ambau (se mi ne eraras) chipmunk. Cu do Esperantistoj devas studi bestosciencon por scii, kiam diri eutamio, kaj kiam diri tamiaso? Tio sajnas troa postulo. Kion do fari? Eble ekzistas elturnigo. Miaj Interretaj esploroj indikas, ke la sciencistoj intertempe (eble lastatempe) iom reklasis tiujn du bestospecojn, kaj ke nuntempe ambau apartenas al komuna genro kun la nomo Tamias. Se tio estas prava, tiam eutamio estas speco de tamiaso, kaj sekve en ordinara ciutaga parolado oni povas trankvile nomi ambau sendistinge per la vorto tamiaso. Mi aldonu, ke mi trovis en la Reto ankau la formon tamio (por tamiaso). Ialoke oni ec parolas pri cipmunko. Kaj multaj kontentigas per la malpreciza esprimo striita sciuro (kvankam ne vere temas pri sciuroj). La lasta cirpo do eble ankorau ne estas dirita pri tiu ci grava demando." Kio do nun? Cxu tamio, tamiaso aux euxtamio? Bernhard > ---------- Plusendita mesagho ---------- > > Betreff: novaj artikoloj > Datum: Montag, 7. Juni 2010 > Von: Reta Vortaro <[email protected]> > An: [email protected] > > Saluton! > Aldonighis 1 nova(j) artikolo(j)... > > Sergio Pokrovskij: tamias ( > http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/tamias.html )
