--- On Wed, 26/5/10, Vilhelmo Lutermano wrote:
[...]
> Sergio, kion signifas la rusa vorto "sputnik" (pardonu, mi ne
> disponas pri kirilaj literoj)?
Se vi demandas pri etimologio:
s/put/nik
kun/voj/ulo (t.e. kunvojaĝanto)
Astronomie ĝi signifas en la rusa lingvo simple "satelito" (en la
sencoj kaj astronomia, kaj teĥnika; ankaŭ Luno estas "спутник" de
Tero). Sed en la aliaj lingvoj pruntintaj la vorton ĝi nepre temas
pri kosma aparato (= artefarita satelito).
Iom simile, "biblia" estis greke ĉiaj ajn libroj, sed internacie
"Biblio" estas unu specifa libro. Simile pri "krano", "ŝtato" ktp,
kiuj en Esperanto specialiĝis por pli specifa signifo, kiu en la
fontolingvo ne nepre estas unika aŭ ĉefa.
--
Sergio