--- On Mon, 17/5/10, Renato Corsetti wrote: > Sergio:
>> Ho jes, la malvarma milito ne toleras ke oni nomu la aferon per >> vorto rusa. > Mi kredas, ke vi esence pravas, kvamkam temas nur pri postrestaĵoj de > la malvarma milito. Ĉu "sputniko" ne estis la unue uzata termino en > Esperanto? Por la kosmaj ŝtonoj la unue uzata termino estis (kaj restas) "satelito". Por la kosmaj aparatoj la unue uzata termino estis "sputniko" -- kaj en la Okcidento, kaj en la Oriento (dum la impreso estis freŝa). Same restas por la esperantistoj ruslandaj kaj, ekz-e, ĉiniaj. Dum la okcidentanoj preferis nomi la aparatojn same kiel ŝtonojn (nu, kompreneble sputnikoj ja estas satelitoj, kvankam nur malmultaj satelitoj estas sputnikoj). Vd la ekzemplojn en ReVo, http://reta-vortaro.de/revo/art/sputnik.html -- Sergio
