Re: [eo-dev] "Tenu al"?

2007-09-17 Thread Arnold Victor

On Sep 17, 2007, at 12:08 AM, Bertilo Wennergren wrote:

Mi ĵus vidis la jenon en freŝa redakto de "helpcontent2/source/ 
text/swriter/guide.po":

  "Por movi la titolon sen la subranga teksto, tenu al \\Ctrl\\ [...]

Tiu "tenu al" estas ege stranga. Ĝi respondas tie al la Angla
"hold down". Mi pensas, ke mi vidis similajn variantojn aliloke.

Laŭ mi estu:

  premu kaj tenu \\Ctrl\\

aŭ eble plej simple:

  tenu \\Ctrl\\

Eble "tenadu," 'keep holding'; "tenu al" povas signifi en la angla  
'hold onto".

--
+++=+=+=+=+++=+=+=+=+++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]>||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/||
||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso   
||

+++=+=+=+=+++=+=+=+=+++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security  
Agency may have
read this email without warning, warrant, or notice. They may do this  
without any

judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.

Re: AW: [eo-dev] "Tenu al"?

2007-09-17 Thread Bertilo Wennergren

Joop Eggen:

Bertilo Wennergren:

Sed mi preferas "je" al "al"... ial ... en "Alklaku je 'Malfermi...'" 
k.s. Tamen al mi plej plachas la simpla "Alklaku 'Malfermi...'".

Se mi bone komprenas: "Alklaku butonon 'Malfermi...'"

Kun anoncvorto kaj "la" ("la butonon", "la menueron"...) plej bone.
(Sed eble ialoke tia anoncvorto ne konvenas.)

; kaj la uzado de kvotoj kiel en la origina teksto (por ne inciti la erardetektadon de 
pofilter); kun au sen "la"?

_Citiloj_, jes. Mi pensas, ke preskaŭ ĉiam "la" estas aldoninda:
"la butonon 'UMO'", "la menueron 'ZOZO'" k.s.

(Ĉu iam povas temi pri pluraj samnomaj butunoj aŭ simile, el kiuj oni
elektu ajnan? Mi dubas, sed se jes, tiam tamen sen "la" en tiuj
okazoj.)

(Mi denove demandas, char mi ja ne tre shatas aldoni "butonon/menueron" - 
ghenerale.)

Eble necesas elekti ĉiufoje laŭ la kunteksto, ĉu tia aldono konvenas.
Kaj oni aldonu tian anoncvorton, nur se oni certas, pri kio temas
(butono, menuero, io alia...).

Certe estas plej klare kun anoncvorto, sed mi koncendas, ke tio
povas eble esti iom peza.

--
Bertilo Wennergren 

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

AW: [eo-dev] "Tenu al"?

2007-09-17 Thread Joop Eggen
Bertilo Wennergren:
> Sed mi preferas "je" al "al"... ial ... en "Alklaku je 'Malfermi...'" 
> k.s. Tamen al mi plej plachas la simpla "Alklaku 'Malfermi...'".

Se mi bone komprenas: "Alklaku butonon 'Malfermi...'"; kaj la uzado de kvotoj 
kiel en la origina teksto (por ne inciti la erardetektadon de pofilter); kun au 
sen "la"?
(Mi denove demandas, char mi ja ne tre shatas aldoni "butonon/menueron" - 
ghenerale.)

Joop Eggen

  __  
Yahoo! Clever: Sie haben Fragen? Yahoo! Nutzer antworten Ihnen. 
www.yahoo.de/clever

Re: [eo-dev] "Tenu al"?

2007-09-17 Thread Bertilo Wennergren

Donald Rogers:

Tio estas mia kulpo.
(1) Mi kredis ke vi ne ŝatas je "je" en tiuj kazoj. Mi malpravis.

Nu, mi ne treege entuziasmas pri tiuj "je"-oj, kiuj nun komencis aperi.
Sed mi preferas "je" al "al"... ial ... en "Alklaku je 'Malfermi...'" 
k.s. Tamen al mi plej plachas la simpla "Alklaku 'Malfermi...'".

--
Bertilo Wennergren 

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] "Tenu al"?

2007-09-17 Thread Donald Rogers

Tio estas mia kulpo.
(1) Mi kredis ke vi ne ŝatas je "je" en tiuj kazoj. Mi malpravis.
(2) En multaj anglaj esprimoj similaj al "hold down, stand up, think up, 
speak up" ktp, la ŝajna prepozicio estas pleonasma.
(3) Mi pensis ke ne eblas teni klavon sen premi ĝin, do decidis ne 
traduki ĝin kiel "premu kaj tenu".

Post la diskutado "Unuecigado de nia alklaka lingvajho", mi scias ke 
troviĝas multaj esprimoj ŝanĝendaj en tiu dosiero, kiun mi tradukadis 
dum la lastaj semajnoj, sed ankoraŭ ne finis.

Donald

Bertilo Wennergren wrote:
Mi ĵus vidis la jenon en freŝa redakto de 
"helpcontent2/source/text/swriter/guide.po":

  "Por movi la titolon sen la subranga teksto, tenu al \\Ctrl\\ [...]

Tiu "tenu al" estas ege stranga. Ĝi respondas tie al la Angla
"hold down". Mi pensas, ke mi vidis similajn variantojn aliloke.

Laŭ mi estu:

  premu kaj tenu \\Ctrl\\

aŭ eble plej simple:

  tenu \\Ctrl\\

Cetere mi vidis plurloke ankaŭ "Elektu de umo" kun la signifo "Elektu
umon". Mi tion sisteme korektis. "De" apenaŭ iam ajn povas esti taŭga
surogato por N-finaĵo.

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] "Tenu al"?

2007-09-16 Thread Bertilo Wennergren