Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-10-04 Thread Leo De Cooman
Mi havas preferon por "bildero", ĉar ĝi estas vorto, kiun ekzemple ĉino 
povos facile kompreni.

Amike,
Leo

- Oorspronkelijk bericht - 
Van: "Tim Morley" <[EMAIL PROTECTED]>

Aan: 
Verzonden: donderdag 4 oktober 2007 11:09
Onderwerp: Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj


-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 4 Oct 2007, at 07:42, Yves Nevelsteen wrote:

Mi ripetas mian komencan proponon uzi "rastrumeroj"n anstataŭ 
"bitbilderoj"n

en nia traduko de OOo.org. Ĉu ni voĉdonu? ;-)


+1.


Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)

iD8DBQFHBLvl4qQfaYPSZYwRAow4AJ9U50c4pFEgU85C7mAjNYHeZGvnXQCg0ns4
/jcLtJr34+pwqUJni5o02MU=
=8qOk
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]




--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.5.488 / Virus Database: 269.14.0/1048 - Release Date: 3/10/2007 
20:22



-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-10-04 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


On 4 Oct 2007, at 07:42, Yves Nevelsteen wrote:


Mi ripetas mian komencan proponon uzi "rastrumeroj"n anstataŭ 
"bitbilderoj"n

en nia traduko de OOo.org. Ĉu ni voĉdonu? ;-)



+1.


En ordo, t.e. +1. Sed eble ni povas en kelkaj bone elektitaj
lokoj aldoni " (bildopunktoj)" post "rastrumeroj".

--
Bertilo Wennergren 

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-10-04 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 4 Oct 2007, at 07:42, Yves Nevelsteen wrote:

Mi ripetas mian komencan proponon uzi "rastrumeroj"n anstataŭ  
"bitbilderoj"n

en nia traduko de OOo.org. Ĉu ni voĉdonu? ;-)


+1.


Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)

iD8DBQFHBLvl4qQfaYPSZYwRAow4AJ9U50c4pFEgU85C7mAjNYHeZGvnXQCg0ns4
/jcLtJr34+pwqUJni5o02MU=
=8qOk
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



AW: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-10-04 Thread Joop Eggen
Bertilo Wennergren:
> Tio sonas sufiĉe saĝe. Sed mi plu iom sentas, ke "rastrumo" kaj 
> "rastrumero" sonas tro teknike kaj fakule. Sed ankaŭ "pixel" sonas tre 
> fakule, kaj tamen oni postulas, ke la nefakuloj ĝin glutu.

Ankoraŭ unu lasta reago miaflanke, rilate al logika termino <-> internacia 
neologismo.
Kun la plataj ekranoj, ciferecaj kameraoj, poŝtelefonoj k.t.p. "pixel" estas 
sufiĉe internacia kaj vaste uzata por esti inda kiel neologismo "pikselo". Mi 
nek havas inklinon al pikselo nek al rastrumero. Sed de tempo al tempo E-o 
ankaŭ adaptu neologismo, se nur ĉar ne-esperantisto estas pli komforta kun io 
tia.
Ĝis, Joop






  Wissenswertes für Bastler und Hobby Handwerker. BE A BETTER HEIMWERKER! 
www.yahoo.de/clever

AW: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-10-04 Thread Joop Eggen
Yves Nevelsteen:>Mi ripetas mian komencan proponon uzi "rastrumeroj"n anstataŭ 
"bitbilderoj"n
>en nia traduko de OOo.org. Ĉu ni voĉdonu? ;-)

Bone, mi estas konvinkita.
Amike, Joop






  Wissenswertes zum Thema PC, Zubehör oder Programme. BE A BETTER 
INTERNET-GURU!  www.yahoo.de/clever

Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-10-04 Thread Bertilo Wennergren

Yves Nevelsteen:


mi konsentas kun Tim kaj Donald; eble ni efektive uzu la terminojn
proponitajn de la plej gravaj referencoverkoj (PIV, KompLeks kaj ReVo),
kvankam "bildopunkto" estas pli komprenebla de nespertulo kaj povas ofte
tutbone taŭgi kiel sinonimo (laŭ mi).


Tio sonas sufiĉe saĝe. Sed mi plu iom sentas, ke "rastrumo" kaj 
"rastrumero" sonas tro teknike kaj fakule. Sed ankaŭ "pixel" sonas tre 
fakule, kaj tamen oni postulas, ke la nefakuloj ĝin glutu.



La rimarko de Sergio Pokrovskij tiurilate en ReVo estas sufiĉe interesa (kaj
konvinka):

**Iuj opinias, ke „bildero" estus pli bona ĉar pli simpla. Jes, ĝi estas pli
simpla, sed ankaŭ malpli ĝusta: ja ne temas pri ero de la bildo mem, sed pri
ero de ties rastrumigita prezento; unu sama bildo povas havi diversajn
rastrumigojn (ĉe diversaj distingivoj) ― kaj aliflanke, oni povas paroli pri
rastrumo sendepende je bildo (samkiel eblas paroli pri ekrano sendepende je
bildo).


Jes, tio estas bona argumento kontraŭ "bildero". Sed ĝi ne same trafas 
la alternativon "bildopunkto" = "punkto uzata por reprezenti elementon 
de rastruma prezento de bildo" (mia rapide improvizita difino).



Mi ripetas mian komencan proponon uzi "rastrumeroj"n anstataŭ "bitbilderoj"n
en nia traduko de OOo.org. Ĉu ni voĉdonu? ;-)


Eble estu "rastrumo" kaj "rastrumero" en faka lingvaĵo, sed "punktara 
bildo" kaj "bildopunkto" kiel facilaj terminoj por laikoj. Nura rapida 
ideo...


--
Bertilo Wennergren 

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-10-03 Thread Yves Nevelsteen
Saluton,

mi konsentas kun Tim kaj Donald; eble ni efektive uzu la terminojn
proponitajn de la plej gravaj referencoverkoj (PIV, KompLeks kaj ReVo),
kvankam "bildopunkto" estas pli komprenebla de nespertulo kaj povas ofte
tutbone taŭgi kiel sinonimo (laŭ mi).

La rimarko de Sergio Pokrovskij tiurilate en ReVo estas sufiĉe interesa (kaj
konvinka):

**Iuj opinias, ke „bildero" estus pli bona ĉar pli simpla. Jes, ĝi estas pli
simpla, sed ankaŭ malpli ĝusta: ja ne temas pri ero de la bildo mem, sed pri
ero de ties rastrumigita prezento; unu sama bildo povas havi diversajn
rastrumigojn (ĉe diversaj distingivoj) ― kaj aliflanke, oni povas paroli pri
rastrumo sendepende je bildo (samkiel eblas paroli pri ekrano sendepende je
bildo).

Mi ripetas mian komencan proponon uzi "rastrumeroj"n anstataŭ "bitbilderoj"n
en nia traduko de OOo.org. Ĉu ni voĉdonu? ;-)

Amike,

Yves

2007/10/4, Tim Morley <[EMAIL PROTECTED]>:
>
> -BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
> Hash: SHA1
>
> On 3 Oct 2007, at 04:11, Donald Rogers wrote:
>
> > Do restas la demando: kial ne uzu je "rastrumero" por "pixel", kiel
> > en PIV2?
>
> Se ni akceptas la uzon de "rastrumo", la vorto "rastrumero" iĝas tute
> akceptebla por "pixel", ĉu ne?
>
> Kvankam "bildpunkto" estas tute klara, ĝi estas iom malfacile
> kombinebla kun aliaj terminoj en pluraj el la kazoj cititaj de
> Bertilo. Ĉu ne "rastrumo/rastrumero" estas egale klara kaj pli facile
> muldebla?
>
>
> Tim
>
>
>
>
>
> -BEGIN PGP SIGNATURE-
> Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)
>
> iD8DBQFHBBQM4qQfaYPSZYwRAnwMAKDwROEpP0H5EB5yT1O0sJLClKW1oQCeLH6H
> Drs8fPuxJVw/FFMbTWUSl0Q=
> =DEA+
> -END PGP SIGNATURE-
>
> -
> To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
> For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
>
>


Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-10-03 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 3 Oct 2007, at 04:11, Donald Rogers wrote:

Do restas la demando: kial ne uzu je "rastrumero" por "pixel", kiel  
en PIV2?


Se ni akceptas la uzon de "rastrumo", la vorto "rastrumero" iĝas tute  
akceptebla por "pixel", ĉu ne?


Kvankam "bildpunkto" estas tute klara, ĝi estas iom malfacile  
kombinebla kun aliaj terminoj en pluraj el la kazoj cititaj de  
Bertilo. Ĉu ne "rastrumo/rastrumero" estas egale klara kaj pli facile  
muldebla?



Tim





-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)

iD8DBQFHBBQM4qQfaYPSZYwRAnwMAKDwROEpP0H5EB5yT1O0sJLClKW1oQCeLH6H
Drs8fPuxJVw/FFMbTWUSl0Q=
=DEA+
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-10-02 Thread Donald Rogers
Bona punkto, Bertilo! Eĉ se ni akceptas la vorton "bildopunkto" ni pli 
uzu la radikon "rastrum-"


Bertilo Wennergren wrote:

Tim Morley:


On 27 Sep 2007, at 15:03, Bertilo Wennergren wrote:



Al mi plachas "bildopunkto". El chiuj menciitaj proponoj,
ghi shajnas esti la plej senpere kaj tuje komprenebla.



Ankaŭ al mi plaĉas tio. Ni ŝanĝu.


Tamen, ĉu iu alia povus fari la ŝanĝon, mi petas? Mia tekkomputilo 
estas for por riparo, kaj en mia aktuale uzata maŝino, mi ankoraŭ ne 
havas svn, sed okupiĝas pri tro da aferoj samtempe por fari tion 
nuntempe. Antaŭdankon.


Nu, eble mi povas fari tion. Sed kiel do ŝanĝi?
Menciiĝis la jenaj terminoj:

 - bit map
   -> bildopunkta bildo???

rastruma bildo


 - bitmap font
   -> ???-a tiparo

rastruma tiparo


 - bitmap pattern
   -> ???-a ŝablono
rastruma motivo (PIV2 motivo 3: "Temo de pentraĵo, fresko ks; detalo 
ofte ripetita en artaĵo".


 - bitmap scaling
   = -> ???

rastruma skalo


 - pixel editor
   -> bildopunkta redaktilo

rastruma redaktilo


 - pixel mode
   -> bildopunkta reĝimo

rastruma reĝimo


 - pixel pattern
   -> bildopunkta ŝablono

rastruma motivo


 - pixel size
   -> bildopunkta grando

bildopunkta grando aŭ
rastrumera grando

Do restas la demando: kial ne uzu je "rastrumero" por "pixel", kiel en PIV2?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-09-28 Thread Yves Nevelsteen
pri "bitmap" mi ne bone scias.

Mi ankaŭ dubas pri jenaj rilataj terminoj:

   - dead pixel: ĉu "morta bildopunkto"? :-) (ne aperas en OOo.org)
   - pattern: ĝis nun ni uzis "motivon"; ĉu "ŝablono" estas pli bona
   traduko? Ni ĉiukaze elektu laŭ mi unu el la du terminoj. "Ŝablono" eble tro
   pensigas al "template"? ("motivo" tiusence ne aperas en ReVo, sed jes ja en
   PIV2002)

Yves

2007/9/28, Bertilo Wennergren <[EMAIL PROTECTED]>:
>
> Tim Morley:
>
> > On 27 Sep 2007, at 15:03, Bertilo Wennergren wrote:
>
> >> Al mi plachas "bildopunkto". El chiuj menciitaj proponoj,
> >> ghi shajnas esti la plej senpere kaj tuje komprenebla.
>
> > Ankaŭ al mi plaĉas tio. Ni ŝanĝu.
>
> > Tamen, ĉu iu alia povus fari la ŝanĝon, mi petas? Mia tekkomputilo estas
> > for por riparo, kaj en mia aktuale uzata maŝino, mi ankoraŭ ne havas
> > svn, sed okupiĝas pri tro da aferoj samtempe por fari tion nuntempe.
> > Antaŭdankon.
>
> Nu, eble mi povas fari tion. Sed kiel do ŝanĝi?
> Menciiĝis la jenaj terminoj:
>
>   - bit map
> -> bildopunkta bildo???
>
>   - bitmap font
> -> ???-a tiparo
>
>   - bitmap pattern
> -> ???-a ŝablono
>
>   - bitmap scaling
> = -> ???
>
>   - pixel editor
> -> bildopunkta redaktilo
>
>   - pixel mode
> -> bildopunkta reĝimo
>
>   - pixel pattern
> -> bildopunkta ŝablono
>
>   - pixel size
> -> bildopunkta grando
>
> --
> Bertilo Wennergren 
>
> -
> To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
> For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
>
>


Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-09-27 Thread Bertilo Wennergren

Tim Morley:


On 27 Sep 2007, at 15:03, Bertilo Wennergren wrote:



Al mi plachas "bildopunkto". El chiuj menciitaj proponoj,
ghi shajnas esti la plej senpere kaj tuje komprenebla.



Ankaŭ al mi plaĉas tio. Ni ŝanĝu.


Tamen, ĉu iu alia povus fari la ŝanĝon, mi petas? Mia tekkomputilo estas 
for por riparo, kaj en mia aktuale uzata maŝino, mi ankoraŭ ne havas 
svn, sed okupiĝas pri tro da aferoj samtempe por fari tion nuntempe. 
Antaŭdankon.


Nu, eble mi povas fari tion. Sed kiel do ŝanĝi?
Menciiĝis la jenaj terminoj:

 - bit map
   -> bildopunkta bildo???

 - bitmap font
   -> ???-a tiparo

 - bitmap pattern
   -> ???-a ŝablono

 - bitmap scaling
   = -> ???

 - pixel editor
   -> bildopunkta redaktilo

 - pixel mode
   -> bildopunkta reĝimo

 - pixel pattern
   -> bildopunkta ŝablono

 - pixel size
   -> bildopunkta grando

--
Bertilo Wennergren 

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-09-27 Thread Tim Morley

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 27 Sep 2007, at 15:03, Bertilo Wennergren wrote:


Al mi plachas "bildopunkto". El chiuj menciitaj proponoj,
ghi shajnas esti la plej senpere kaj tuje komprenebla.


Ankaŭ al mi plaĉas tio. Ni ŝanĝu.

Tamen, ĉu iu alia povus fari la ŝanĝon, mi petas? Mia tekkomputilo  
estas for por riparo, kaj en mia aktuale uzata maŝino, mi ankoraŭ ne  
havas svn, sed okupiĝas pri tro da aferoj samtempe por fari tion  
nuntempe. Antaŭdankon.



Tim



-BEGIN PGP SIGNATURE-
Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)

iD8DBQFG/A/04qQfaYPSZYwRAjSZAJ9UMzsqybsoi1X61YPffEfD2Tf4HACfeHTO
bl2aBp/aC1yJwL5jn23/FBc=
=J8ka
-END PGP SIGNATURE-

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-09-27 Thread Bertilo Wennergren

Yves Nevelsteen:


interese: bildopunkto aperas en la retejo de Renato Corsetti
http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_P



ĉu ni uzu tion?


Al mi plachas "bildopunkto". El chiuj menciitaj proponoj,
ghi shajnas esti la plej senpere kaj tuje komprenebla.

--
Bertilo Wennergren 

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-09-27 Thread Yves Nevelsteen
interese: bildopunkto aperas en la retejo de Renato Corsetti
http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_P

ĉu ni uzu tion?

Yves

2007/9/27, Joop Eggen <[EMAIL PROTECTED]>:
>
> Lauxlitere pixel = picture element = bildero, bildpunkto (probable pli
> klara).
>
> Mi ne tute konsentas pri bitmap=rastrumo; povus esti rastruma bildo
> kelkfoje.
>
>
>
> bitmap (image) = bildpunkta, rastruma
> vector (image) (kiel svg) = vektora
> Windows bitmap (*.bmp) = ...?
>
>
> Mi preferetas bildpunkton.
>
> Yves diras:
> Eduardo diras:
> >bitbilderoj estas por mi ne tiom komprenebla kaj eĉ malĝusta.  En >mia
> ekrano
> >ne temas pri bitoj, sed pri punktoj.  Ĉiu punkto povas havi tri
> >kolorojn,
> >kaj ĉiu koloro estas reprezentata de okbita valoro.  Do, bitbildero
> >estas
> >iom misgvida teknike kaj ne rekonebla por normalaj
> >uzantoj.  Krom se "bit" signifas ion alian en tiu kunmetita vorto.
> >
> >Mi proponas
> >uzi "rastrumeroj"n anstataŭ "bitbilderoj"n en nia traduko de OOo.org.
> >Interalie ReVo kaj Kompleks tradukas ĝin tiel ĉi.
> >
> >Se vi akceptus tion, jen kelkaj tradukoj kiuj devus ankaŭ esti
> >adaptitaj:
> >
> >   - bit map = rastrumo (anstataŭ bitbildo)
> >   - bitmap font, bitmap pattern, bitmap scaling (momente
> >   "bitbildo-skaligado" :-) )
> >   - pixel editor = rastrumera redaktilo (anstataŭ "bitbildera
> >   redaktilo")
> >   - pixel mode, pixel pattern, pixel size
> >
> >Se vi ne konsentas, necesus forigi "rastrumo" el la jenaj dosieroj:
> >
> http://www.google.com/search?hl=eo&as_qdr=all&q=%22rastrumo+%22+site%3Ahttp%3A%2F%2Fsvn.ikso.net%2F&btnG=Ser%C4%89u&meta=
>
>
>
>
>
>
>
>
>   Die etwas anderen Infos rund um das Thema Reisen. BE A BETTER
> WELTENBUMMLER!  www.yahoo.de/clever


AW: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-09-27 Thread Joop Eggen
Lauxlitere pixel = picture element = bildero, bildpunkto (probable pli klara).

Mi ne tute konsentas pri bitmap=rastrumo; povus esti rastruma bildo kelkfoje.



bitmap (image) = bildpunkta, rastruma
vector (image) (kiel svg) = vektora
Windows bitmap (*.bmp) = ...?


Mi preferetas bildpunkton.

Yves diras:
Eduardo diras:
>bitbilderoj estas por mi ne tiom komprenebla kaj eĉ malĝusta.  En >mia ekrano
>ne temas pri bitoj, sed pri punktoj.  Ĉiu punkto povas havi tri >kolorojn,
>kaj ĉiu koloro estas reprezentata de okbita valoro.  Do, bitbildero >estas
>iom misgvida teknike kaj ne rekonebla por normalaj
>uzantoj.  Krom se "bit" signifas ion alian en tiu kunmetita vorto.
>
>Mi proponas
>uzi "rastrumeroj"n anstataŭ "bitbilderoj"n en nia traduko de OOo.org.
>Interalie ReVo kaj Kompleks tradukas ĝin tiel ĉi.
>
>Se vi akceptus tion, jen kelkaj tradukoj kiuj devus ankaŭ esti >adaptitaj:
>
>   - bit map = rastrumo (anstataŭ bitbildo)
>   - bitmap font, bitmap pattern, bitmap scaling (momente
>   "bitbildo-skaligado" :-) )
>   - pixel editor = rastrumera redaktilo (anstataŭ "bitbildera
>   redaktilo")
>   - pixel mode, pixel pattern, pixel size
>
>Se vi ne konsentas, necesus forigi "rastrumo" el la jenaj dosieroj:
>http://www.google.com/search?hl=eo&as_qdr=all&q=%22rastrumo+%22+site%3Ahttp%3A%2F%2Fsvn.ikso.net%2F&btnG=Ser%C4%89u&meta=








  Die etwas anderen Infos rund um das Thema Reisen. BE A BETTER 
WELTENBUMMLER!  www.yahoo.de/clever

[eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-09-27 Thread Yves Nevelsteen
Saluton,

mi plu-diskutas kun la tradukanto de Firefox pri malfacilaj terminoj.
Mi opinias ke li eble pravas pri la traduko de "pixels". Kion vi pensas?

Eduardo diras:
bitbilderoj estas por mi ne tiom komprenebla kaj eĉ malĝusta.  En mia ekrano
ne temas pri bitoj, sed pri punktoj.  Ĉiu punkto povas havi tri kolorojn,
kaj ĉiu koloro estas reprezentata de okbita valoro.  Do, bitbildero estas
iom misgvida teknike kaj ne rekonebla por normalaj
uzantoj.  Krom se "bit" signifas ion alian en tiu kunmetita vorto.

Mi proponas
uzi "rastrumeroj"n anstataŭ "bitbilderoj"n en nia traduko de OOo.org.
Interalie ReVo kaj Kompleks tradukas ĝin tiel ĉi.

Se vi akceptus tion, jen kelkaj tradukoj kiuj devus ankaŭ esti adaptitaj:

   - bit map = rastrumo (anstataŭ bitbildo)
   - bitmap font, bitmap pattern, bitmap scaling (momente
   "bitbildo-skaligado" :-) )
   - pixel editor = rastrumera redaktilo (anstataŭ "bitbildera
   redaktilo")
   - pixel mode, pixel pattern, pixel size

Se vi ne konsentas, necesus forigi "rastrumo" el la jenaj dosieroj:
http://www.google.com/search?hl=eo&as_qdr=all&q=%22rastrumo+%22+site%3Ahttp%3A%2F%2Fsvn.ikso.net%2F&btnG=Ser%C4%89u&meta=

Amike,

Yves