Tim Morley wrote:
On 10 Jul 2009, at 20:22, WGT Walker wrote:

>> Ĉu Ek! estas la plej taŭga ilo por tajpi ĉapelitajn literojn en Vindozo? Ĉu alia metodo estas pli bona?

Mi mem preferas uzi skripton kun AutoHotKey [...] Per tiu mi tajpas la senĉapelan literon tiam premas 'x'. Tiu estas ege pli konvena por tuŝ-tajpisto ol premi du klavojn samtempe.

Tamen, mi memoras, ke mi tajpis precize tiel en la prahistoriaj tagoj kiam mi ankoraŭ uzis Vindozon, uzante Ek! Se mi bone memoras, oni povas agordi Ek!-on por "reagi" diversmaniere: konverti al ĉapelo ĉiufoje kiam ĝi vidas 'cx', aŭ 'ch', aŭ "c' ", k.s. Eble ekzistas ankaŭ agordo por uzi la stirklavon aŭ simile, sed mi ne memoras.
Mi ankaŭ memoras problemojn: oni devis enŝaltiĝin por ĉiu aplikaĵo; post instalado de ĉiu alia programaro oni devis reinstali Ek-on. Sed mi ne uzas Vindozon dum jaroj, do eble tiuj problemoj ne plu estas.

Informe, tiutempe mi havis iun problemon kun Ek! -- eble kun la tiama versio de OOo, mi ne plu memoras -- sed mi ekuzis anstataŭe Tavultesoft Keyman, kiu bone plenumis la bezonatan funkcion por mi dum kelkaj jaroj. Tamen, mi kredas, ke nun ekzistas nur pagenda versio de tiu programo, kvankam ĝi estis senpaga kiam mi uzis ĝin.
Mi vizitis la retejon de Keyman, kaj ŝajne vi pravas ke ĝi estas pagenda.

Donald

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Reply via email to