On Jul 9, 2009, at 6:2323 AM, Donald Rogers wrote:
Arnold Victor wrote:
On Jul 6, 2009, at 10:1138 PM, Donald Rogers wrote:
Arnold Victor wrote:
On Jul 6, 2009, at 7:5534 PM, Donald Rogers wrote:
...
En Makintoŝo OOo kaj NeoOffice funkcias laŭ la maniero de
normala makintoŝa programaro. Eblas skribi ĉiujn karaktrojn ĝis
inkluzive ĉiujn de Latino B per iu el kelkaj defaŭlte instalitaj
klavararanĝoj. Mi diskutos tion pli detale, se iu interesiĝas;
mi supozas, ke makintoŝuzantoj tie jam scias ĉion necesan.
Tamen, restas por mi demando pri Ubuntu instalita sur makintoŝa
PowerBook Pro (surgenua) kun limigita klavaro. Mi preferas aranĝi
la klavaron de OOo en Ubuntu-sur-Makintoŝo laŭ la makintoŝa
aranĝo, sed probable ne estas sufiĉe da utiligeblaj klavoj por
tia aŭ simila aranĝo. Ĉu iu tie jam havas sperton pri tio? Kian
rimedon vi uzas?
Sub "Keyboard Preferences" / "Keyboard Layout Options" / la
listero "Key to choose 3rd level" ("Klavo por elekti 3-an
nivelon") (kiel mi klarigis je 2009-07-05) estas elekteblaj (mi ne
listigis ĉiujn eblojn):
Any Alt key
Any Win key
Left Alt
Left Win
Menu
Enter key on keypad
Right Alt
Right Ctrl
Right Win
Ĉu via prefero troviĝas en la listo?
Jes, sed el ĉiuj tiuj nur unu (Left Alt) estas sur mia klavaro de
surgenua PowerBook Pro, kaj tiu jam estas tre ŝarĝita por diversaj
aliaj taskoj. Jen la problemo: utiligi ĝin laŭ makintoŝa maniero
sen perdi necesajn taskojn por Ubuntu.
Ĉu la aliaj specialaj klavoj ĉe via PowerBook Pro generas la samajn
klavokodojn kiel iuj el la supre listigitaj klavoj en Ubuntu?
Efektive, ne. Por tiuj, kiuj ne konas la klavaron de surgenua
makintoŝa PowerBook Pro, ĵus maldekstre de longa spacoklavo estas
unika makintoŝa stirklavo (Command Key), maldekstre de ĝi estas klavo
Left Alt, kaj maldekstre de ĝi estas Control. Do, tiuj klavoj similas
al tiuj to PC sed estas unu intermetita klavo, la makintoŝa stirklavo.
Ofte ordonoj estas faritaj de klavo nomita laŭ apuda klavo en PC,
ekz., Alt-->Control. Dekstre de spacoklavo estas kopio de makintoŝa
stirklavo, kaj dekstre de ĝi estas klavo "Enter." Tiu lasta estas por
mi nenecesa, ĉar antaŭ ĝia lokiĝo tie mi jam alkutimiĝis al uzo de
dekstra "Return" klavo por la sama funkcio. Eble "Enter" estas
kandidato por enmeto de ĉapelitaj literoj en Ubuntu-sur-PowerBook Pro.
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimi...@wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimi...@wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso
||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++