On Jul 6, 2009, at 7:5534 PM, Donald Rogers wrote:

Saluton,

Restas du ĉefaj demandoj. Ĉu iu el vi scias kiel konsili esperantistojn:
1. kiel utiligi la programaron ooo por trakti esperantajn tekstojn?
2. kiel instali esperantan interfacon por ooo.

En ambaŭ demandoj ni bezonas respondojn por almenaŭ la tri mastrumaj sistemoj: Vindozo, Mekintoŝo, kaj Linukso. (Eble eventuale ankaŭ por aliaj). Mi ne havas vindozan aŭ mekintoŝan sistemon, do mi petas ke vi informu nin pri viaj spertoj kaj metodoj por enmeti en nian dokumentaron en eo.openoffice.org.

Mi iris al la paĝo http://download.openoffice.org/other.html#en-US kaj rimarkis ke mankas Esperanto en la listo de diverslingvaj versioj. Kial? Ĉu ni devas fari ion por aranĝi ke Esperanto aperu tie? Por Linukso oni povas simple aldoni subtenon por aliaj lingvoj al sia defaŭlta versio. Ĉu oni povas fari tion en Vindozo kaj Mekintoŝo?



En Makintoŝo OOo kaj NeoOffice funkcias laŭ la maniero de normala makintoŝa programaro. Eblas skribi ĉiujn karaktrojn ĝis inkluzive ĉiujn de Latino B per iu el kelkaj defaŭlte instalitaj klavararanĝoj. Mi diskutos tion pli detale, se iu interesiĝas; mi supozas, ke makintoŝuzantoj tie jam scias ĉion necesan.


Tamen, restas por mi demando pri Ubuntu instalita sur makintoŝa PowerBook Pro (surgenua) kun limigita klavaro. Mi preferas aranĝi la klavaron de OOo en Ubuntu-sur-Makintoŝo laŭ la makintoŝa aranĝo, sed probable ne estas sufiĉe da utiligeblaj klavoj por tia aŭ simila aranĝo. Ĉu iu tie jam havas sperton pri tio? Kian rimedon vi uzas?


--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimi...@wearthlink.net>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimi...@wearthlink.net>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Reply via email to