On Jul 6, 2009, at 10:1138 PM, Donald Rogers wrote:
Arnold Victor wrote:
On Jul 6, 2009, at 7:5534 PM, Donald Rogers wrote:
...
En Makintoŝo OOo kaj NeoOffice funkcias laŭ la maniero de normala
makintoŝa programaro. Eblas skribi ĉiujn karaktrojn ĝis inkluzive
ĉiujn de Latino B per iu el kelkaj defaŭlte instalitaj
klavararanĝoj. Mi diskutos tion pli detale, se iu interesiĝas; mi
supozas, ke makintoŝuzantoj tie jam scias ĉion necesan.
Tamen, restas por mi demando pri Ubuntu instalita sur makintoŝa
PowerBook Pro (surgenua) kun limigita klavaro. Mi preferas aranĝi
la klavaron de OOo en Ubuntu-sur-Makintoŝo laŭ la makintoŝa
aranĝo, sed probable ne estas sufiĉe da utiligeblaj klavoj por tia
aŭ simila aranĝo. Ĉu iu tie jam havas sperton pri tio? Kian
rimedon vi uzas?
Sub "Keyboard Preferences" / "Keyboard Layout Options" / la listero
"Key to choose 3rd level" ("Klavo por elekti 3-an nivelon") (kiel mi
klarigis je 2009-07-05) estas elekteblaj (mi ne listigis ĉiujn
eblojn):
Any Alt key
Any Win key
Left Alt
Left Win
Menu
Enter key on keypad
Right Alt
Right Ctrl
Right Win
Ĉu via prefero troviĝas en la listo?
Jes, sed el ĉiuj tiuj nur unu (Left Alt) estas sur mia klavaro de
surgenua PowerBook Pro, kaj tiu jam estas tre ŝarĝita por diversaj
aliaj taskoj. Jen la problemo: utiligi ĝin laŭ makintoŝa maniero sen
perdi necesajn taskojn por Ubuntu.
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimi...@wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimi...@wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso
||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++