Kiu respondecas pri la redaktado de "genetiko"?

Mi kredas ke li/sxi cedis al trompo al kiu gvidas multaj naciaj lingvoj.

En esperanto, la radiko estas "gen-" el "geno"; do:

1e) La scienco pri "genoj" estu, laux la esperantaj deriv-reguloj,
[gen'ik'o] anstataux [genetik'o]

2e) La adjektiva formo [gen'a] estas lauxregule gxusta kaj suficxa;
eble foje oni povus bezoni la formon [gen'ik'a]. Sed neniam [genetik'a]!

3e) La vorton "genetiko" oni komprenu [gen'etik'o] kaj havu memstaran
signifon kiel "etikaj koncernoj rilataj al gen-manipulado".

4e) La auxtoritataj fontoj ne impresas min. Ili estas tre fresxaj kaj
multaj venas el "Monato", kies postenon pri sciencaj temoj mi plenumis
dum pluraj monatoj. En tiu epoko, mi ellasis kelkajn artikolojn kun la
gxusta formo (gena, geniko, ktp).

Do, mi pretas korekti la artikolon.

M. Pancorbo






retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 


Rispondere a