--- In [email protected], [EMAIL PROTECTED] wrote: > >Mi kredas ke li/sxi cedis al trompo al kiu gvidas multaj naciaj lingvoj. > > ... aux kopiis la difinon de auxtoritataj vortaroj, mi ne scias.
Jes, mi scias pri kio vi parolas; eble ankaux tiuj auxtoritatoj trompigxis ;-) Nu, post pripensado mi havas iom pli mildan opinion pri la afero. > > > >En esperanto, la radiko estas "gen-" el "geno"; do: > > > >1e) La scienco pri "genoj" estu, laux la esperantaj deriv-reguloj, > >[gen'ik'o] anstataux [genetik'o] > > La sufikso "-ik" ne estas oficiala, kaj espereble neniam oficialigota. Se > oni deziras havi shxemisman formon, oni uzu "genoscienco". Fakte, mi forgesis proponi ankaux "genscienco". Paralele, mi sxatas la uzon de "-ik-" kiel gluo por koherigi multajn tiuformajn scienconomojn. AIS uzas gxin sisteme kaj la rezulto estas tre "esperanteca". > > >2e) La adjektiva formo [gen'a] estas lauxregule gxusta kaj suficxa; > >eble foje oni povus bezoni la formon [gen'ik'a]. Sed neniam [genetik'a]! > > Mi ne komprenis vian argumenton. "Genetika" estas tute bone formita vorto, > signifanta "rilata al genetiko". Ene de mia argumento ke "genetiko" ne tauxgas, ankaux ne do "genetika". Sed mi agnoskas ke mi misprezentis la aferon, cxar mi celis la misuzon de "genetika" (ecx aprobinte "genetiko" kiel radikon). Ekzemple, "La malsano havas genetikan originon" anstataux "La malsano havas *genan* originon". Sed atentigi pri tiu misuzo falas ekster la celoj de ReVo. > > >3e) La vorton "genetiko" oni komprenu [gen'etik'o] kaj havu memstaran > >signifon kiel "etikaj koncernoj rilataj al gen-manipulado". > > Vi espereble sercxas. Da tiaj izomeroj ekzistas centoj en Eo. "Genetiko" ne > signifas "gen-etiko", cxar neniu uzas gxin tiu sence. Cetere nenio en > "gen-etiko" ebligas kompreni, ke temas pri gen-manipulado. Ne, mi ne sxercas. La unuan fojon kiam mi legis "genetiko"-n, mi tuj pensis pri "etiko de genoj", do mi facile konjektis la kromsignifon "etiko rilata al genoj kaj ties manipulado". Sed la cetero de la teksto tute ne sencis, do mi konkludis ke la auxtoro celis diri "genscienco". Tiam mi konsciis pri la toksa, perturba kaj malkoheriga efiko de "genetiko" kiel nomo de la scienco. La plej multo da la izomeroj pri kiuj vi parolas estas tute sendangxeraj: ekz. "konker'o" aŭ "konk'er'o" tute memkompreneblas ene se siaj respektivaj kuntekstoj. Kaj ofte la izomeroj estas neeviteblaj. Sed la kunteksto de "genetik'o" kaj "gen'etik'o" estas plej ofte tute sama! Kaj, plie, la konflikto estas evitebla per sxangxo de la scienconomo. Laux mi, tiu konflikto suficxas por konsili uzi alian scienconomon, krome plej kongruan kun esperantaj deriv-reguloj. > La artikolo ne estas malgxuta, ja gxi montras bone establitan uzon (mi ecx > supozas, ke plimultecan). Tamen vi tute pravas, ke ekzistas ankaux > "geniko", "genika" kaj vi tute rajtas ilin enkonduki (en apartan artikolon > "genik", ne kiel derivajxojn de "gen"), kun referenco al la sinonimaj vortoj. Bedauxrinde, mi agnoskas ke gxi ne estas plene malgxusta, en la senco kiun mi celis en la unua mesagxo. Mi plu cerbumos kiel redakti plian artikolon kaj/aux aldoni korektojn al tiu cxi. Manuel Pancorbo retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
