Saluton Manuel, >Kiu respondecas pri la redaktado de "genetiko"?
Kutime en REVO neniu "respondecas" pri difinita artikolo. >Mi kredas ke li/sxi cedis al trompo al kiu gvidas multaj naciaj lingvoj. ... aux kopiis la difinon de auxtoritataj vortaroj, mi ne scias. >En esperanto, la radiko estas "gen-" el "geno"; do: > >1e) La scienco pri "genoj" estu, laux la esperantaj deriv-reguloj, >[gen'ik'o] anstataux [genetik'o] La sufikso "-ik" ne estas oficiala, kaj espereble neniam oficialigota. Se oni deziras havi shxemisman formon, oni uzu "genoscienco". >2e) La adjektiva formo [gen'a] estas lauxregule gxusta kaj suficxa; >eble foje oni povus bezoni la formon [gen'ik'a]. Sed neniam [genetik'a]! Mi ne komprenis vian argumenton. "Genetika" estas tute bone formita vorto, signifanta "rilata al genetiko". >3e) La vorton "genetiko" oni komprenu [gen'etik'o] kaj havu memstaran >signifon kiel "etikaj koncernoj rilataj al gen-manipulado". Vi espereble sercxas. Da tiaj izomeroj ekzistas centoj en Eo. "Genetiko" ne signifas "gen-etiko", cxar neniu uzas gxin tiu sence. Cetere nenio en "gen-etiko" ebligas kompreni, ke temas pri gen-manipulado. >4e) La auxtoritataj fontoj ne impresas min. Ili estas tre fresxaj kaj >multaj venas el "Monato", kies postenon pri sciencaj temoj mi plenumis >dum pluraj monatoj. En tiu epoko, mi ellasis kelkajn artikolojn kun la >gxusta formo (gena, geniko, ktp). Cxu vi celas, ke la redakta stilo de Monato sxangxigxis, kaj vi pri tio ne konsentas? Mi ne certas kompreni, sed cxiuokaze REVO ne estas loko por tiaj bataloj. >Do, mi pretas korekti la artikolon. La artikolo ne estas malgxuta, ja gxi montras bone establitan uzon (mi ecx supozas, ke plimultecan). Tamen vi tute pravas, ke ekzistas ankaux "geniko", "genika" kaj vi tute rajtas ilin enkonduki (en apartan artikolon "genik", ne kiel derivajxojn de "gen"), kun referenco al la sinonimaj vortoj. Kore, Marc retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
