|
Karaj,
eble la komencintoj de ReVo havis aliajn celon por
gxi. Eble ke gxi estu vortaro, kie aperas la "veraj" vortoj de Esperanto. Mi ne
scias, nek neniam demandis iun ajn pri tio.
Sed por mi, kaj sxajnas, ke por la plimulto de
uzantoj de ReVo (cxu ni havas statistikon de kiom da personoj konsultas ReVon
cxiutage?), gxi tauxgas kiel nia cxiutage aktualigata vortaro.
La samon pri pensas pri miaj vortaroj en la
Portugala lingvo. Iam mi diris en la listo (aux ie ajn, mi ne plu memoras), ke
mi ne estas "vortaristo". Mi estas "vortkolektanto". La devizo, kiu gvidas min
en mia vortarfarado estas "Unue kolekti, poste korekti".
Mi ofte legis kaj ankoraux legas en la Esperanta
literaturo (cxu rete, cxu papere) vortojn, kiujn mi ne trovas en la ekzistantaj
paperaj vortaroj. Almenaux ne en tiuj, kie ili devus aperi.
Do, mi decidis fari miajn proprajn vortlistojn
(kiujn oni eble povas nomi "vortaroj") por registri ilin. Mi faras tion rilate
la Portugalan lingvon kaj kun aldono al Esperanta vortaro (kvzauxa suplemento al
la PIVoj).
ReVo ne estas la "oficiala" vortaro de Esperanto.
Sekve, la aldono de Portela (pri "-icx") ne estas malbonvena, sed eble gxi havu
la signon de "neologismo". Tio ne signifas, ke oni devas sxangxi cxiujn aliajn
vir-vortoĵ (cxu "patricxo" anstataux "patro"?).
Tiu aldono estu diskutpunkto por ni, kiuj registras
ankaux la parolatan esperanton (ne nur la literaturan).
Amike,
TF
=====================================================
Helpilo por portugallingvanoj http://monda.us/lingvo VTF - Esperanta Vortaro (Aldono)
http://esperanto.org.br/p/index.php?option=com_wrapper&Itemid=92 VTF - Portugala-Esperanta-Portugala Vortaroj
http://esperanto.org.br/p/index.php?option=com_wrapper&Itemid=77 aux www.monda.us/vtf retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj
SPONSORED LINKS
Your email settings: Individual Email|Traditional
Change settings via the Web (Yahoo! ID required) Change settings via email: Switch delivery to Daily Digest | Switch to Fully Featured Visit Your Group | Yahoo! Groups Terms of Use | Unsubscribe __,_._,___ |
No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.407 / Virus Database: 268.12.11/460 - Release Date: 01/10/2006
