Estimataj,

bonvolu teni la pilkon iomete pri malalte. Por mi ekzistas evidenta
diferenco inter vortaro kaj la ja necesa observado de la lingvo-uzado. 

Felicxe, ke oni bremsas la enprenetradon de cxiun ajn slangajxo en la
germanlingvaj vortaroj, sed mi dubas, ke la redaktoroj ne registras
ilin kaj observas, kiomgrade ili enradikigxas en la lingvo-uzadon. 
Same ni devus fari tion en esperanto: registri, kio ie ajn aperas, kaj
observi. Per alia metodo ni influus la demokratian lingvo-evoluon, kio
tutcerte ne estas tasko de vortaristo. 

En tiu konteksto vortaristo estas protokolanto, sed ne prezidanto.
Same kiel interpretistoj kaj tradukistoj nur rajtas atesti, kio estas
dirita resp. skribita kaj neniam estas demandataj pri komentoj,
vortaristo gxenerale ne povas tion fari rilate la terminoj
prezentataj. La sola rezulto de la jugxo pri la kvalito de termino
povas esti, ke gxi eniras aux ne. 

La presitaj vortaroj transvivigas tra pliaj eldonoj trans jardekoj
erarojn kaj malaktualajxojn, pri kiuj neniu vere montras sin
embarasita. Evidentas, ke oni tutajn fakkampojn de PIV ne reviziis,
versxajne alikaze gxi ne jam estus reaperinta. Kontraste al tio ReVo
estas kiel konstante redaktebla kaj en la aktuala stato disponebla
vortaro en la komforta situacio, ke gxi povus finigi tiajn tradiciojn.
Gxi krome estas tutcerte por multaj la sola disponebla vortaro kaj
sekve estas uzata tiel. 

Sendepende de tio, kion la fondintoj de ReVo povis celi kaj supozi
antaux jaroj, la redaktantoj devas tion konsideri. Renato Corsetti
certe ne vere deziris vencxi la enkondukon de iu malmaturajxo per
enkonduko de plia, sed nur kontrasti la maleblon. Alikaze ni
tiamaniere entombigus ReVo-n.

Peter   





retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a