Saluton,

Vidante la novan difinon de "kaj" fare de Harri Laine, mi volus atentigi 
--  esperante, ke li pro tio ne ofendigxos --, ke indas konservi la apartan 
vortaran stilon de unufrazaj difinoj. Povas esti, ke tiu stilo ne estas la 
plej bela, placxa aux klara, tio estas afero de gusto, sed gxi havas 
meriton doni koherecon al la tuta verko.

Tial miaopinie la du unuaj frazoj alportas nenion kompare kun la antauxa 
unufraza difino, krom novan ordon de la elementoj (la signifo estas 
menciita unualoke, kio ja estas plibonigo). Cetere PIV prezentas alian 
manieron reordigi la difinon konservante unufrazecon, gxin malpezigante per 
uzo de "samfunkcia", kaj miksante la ekzemplojn kun partoj de la difino 
(farebla ankaux en REVO).

La tri postaj frazoj ja alportas interesan informon, sed laux la kutimo de 
REVO (mi ne prenas en konsideron cxi tie iujn eksternormajn redaktojn) ili 
prefere aperu en rimarko (rim-elemento), kiu gxuste servas por tiaj 
informoj ne apartenantaj al la difino.

Koncerne la ekzemplojn: bona ideo. Tiu kun "kaj por kaj kontraux" eble 
meritus aperi en la rimarko, tuj post la klarigo "por insista senco...": ja 
oni povas meti ekz-elementojn ene de rim-elemento.

Kore,

Marc Bavant


Rispondere a