Sergio: >Je 7/30/07, Harri: > > > Do, cxu vin kontentigus io cxi tia: > > > Konjunkcio1, kiu signifas "plie, aldone", liganta frazojn, > > propoziciojn aux vortojn kun sama gramatika rolo, uzata normale > > inter la du lastaj elementoj de listo sed okaze de emfaza kuneco > > metata inter cxiujn kunordigatajn elementojn aux, por insista senco, > > ankaux antaux la unuan. > >Tio aspektas suficxe kohere, tamen multe pli tede ol la nuna difino >plurfraza. La nunan difinon mi legas sen ajna mensa strecxo, la >difino unufraza postulas ke mi speciale min koncentru, enspiru iom da >aero ... kaj tralegu la tuton.
Nu, jes, estas bezonata iom da mensa strecxo kaj tio aldonas valoron al la legatajxo: vi ne nur sorbas la informon, sed analizas gxian strukturon. Aliflanke, cxar en la vortaro trovigxas nur kelkaj difinsxablonoj, oni facile ilin alproprigas al si kaj ili servas kvazaux por formaligi la difinon per ekstera sintaksa skeleto, iom simile al tio, kion faras XML-markoj :-) Kore, Marc
