Je 7/31/07, mjb0: > Sergio: [...]
>>Tio aspektas suficxe kohere, tamen multe pli tede ol la nuna difino >>plurfraza. La nunan difinon mi legas sen ajna mensa strecxo, la >>difino unufraza postulas ke mi speciale min koncentru, enspiru iom >>da aero ... kaj tralegu la tuton. > Nu, jes, estas bezonata iom da mensa strecxo kaj tio aldonas valoron > al la legatajxo: vi ne nur sorbas la informon, sed analizas gxian > strukturon. Mi diris: tede. Kaj mi ne perceptas tedon kiel pozitivan valoron. Kaj la strukturo de la difino ne nepre estas io rilata al la esenco de la difino. Ekzistas aferoj, kiuj per sia naturo postulas mensan strecxon; tia strecxo jes povas esti gxuiga. Tamen kancelaria prozo estas afero kiu tre ofte estas SENBEZONE komplikita -- precipe cxar oni verkas sxablone, per establitaj klisxoj kaj observante malraciajn tabuojn. Almenaux en la rusa tradicio la kancelaria prozo estas tipa modelo de stilo malbela, ridinda kaj stulta (tio ne estas tute justa: la kancelaria prozo havas siajn avantagxojn kaj povas esti bela; sed tion oni vidas tre malofte, kaj por normala literaturisto ne estas akuzo pli insulta ol tiu ke li verkas kancelarie). [...] -- Sergio
