harri: > La duopajn konjunkciojn Revo traktas iom malsame cxe "kaj", "aux" > kaj "nek".
jes. mi volonte vidus apartajn kapvortojn "aux ... aux ..." "kaj ... kaj ...". tio malpezigus la difinojn, kaj mi sentas ian sencdiferencon: - "aux ... aux ..." havas nur la sencon de "disauxo" - "kaj ... kaj ..." emfazas la kuneston de du aferoj, kiujn oni ne atendas samtempe veraj. pri "kaj" sole, cxu ne estus bone mencii gxis nun mankantan tempan sencon? "enversxu la siropon *kaj* bone miksu" "sxi alcelis *kaj* pafis" ... jxeromo
