Marc Bavant:

 > Vidante la novan difinon de "kaj" fare de Harri Laine, mi volus atentigi
 > -- esperante, ke li pro tio ne ofendigxos --, ke indas konservi la 
apartan
 > vortaran stilon de unufrazaj difinoj.

Mi ne ofendigxas kaj mi fakte atendis ian reagon. Gxis nun mi cxefe 
aldonadis
tradukojn al ekzistantaj artikoloj, iam grumblante pri la enhavo, sed ne
tusxante la tekston. Kaj mi koncedas, ke la artikolo pri "kaj" ne estas
perfekta. Mia plej grava instiganto por pliampleksigo de la difino estis
la kompleta manko de ekzemploj, kiuj tamen povus doni interesan instruon 
pri
uzo de la vorto. Unuavice mankis ekzemplo pri "kaj tio kaj alio", kiu estas
iom speciala konstruo, fakte uzata, kaj en pluraj lingvoj havanta apartan
tradukon. Gxuste cxi tiaj simplaj, ofte malfacile difineblaj, cxieaj vortoj
bezonas ekzemplojn.

Pri unufrazeco: Tio memorigas min pri iama tradicio koncerne tribunalajn
verdiktojn (en mia lando): Nur malkompetenta jugxisto ne kapablis formuli
tiujn tute sen punktoj, kiel unu frazon, ecx se plurpagxan. Felicxe 
forpasis
tiu epoko. Mi nun rimarkas en Revo, ke simila tradicio fakte igas la
difinojn iom rigidaj kaj kabinetlingvaj, ofte kun pluraj participoj, ekz.
"uzata" "surhavanta" "stampita"... Mi ne vidas la punktojn kiel limojn de
la difino, ja por tio servas la markiloj "<dif>" "</dif>". Sed se tio estas
la konvencio de Revo, estu tiel, mi nun ne postulas sxangxon.

Do, cxu vin kontentigus io cxi tia: "Konjunkcio1, kiu signifas „plie, 
aldone“,
liganta frazojn, propoziciojn aux vortojn kun sama gramatika rolo, uzata
normale inter la du lastaj elementoj de listo sed okaze de emfaza kuneco
metata inter cxiujn kunordigatajn elementojn aux, por insista senco, ankaux
antaux la unuan."

Tamen, vi eble tute pravas pri tio, ke parto de mia difino aperu prefere
kiel noto(j), sed la ekzemplojn mi nepre konservus, eble aldonante pliajn,
lige al la difino.

La duopajn konjunkciojn Revo traktas iom malsame cxe "kaj", "aux"
kaj "nek".

Amike
Harri


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [email protected]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.yahoogroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 

Rispondere a