Sergio: > Je 8/22/07, Renato: > > Marc: > > >>La emo enkonduki en Esperanton kunmetadajn procedojn el la angla > >>(per valizvortoj) devas esti severe bremsata. > > > Bone! Tre bela esprimo: "valiz-vortoj". > > Mi konas la anglan terminon (portmanteau word), sed mi ne komprenas la > metaforon: kio en tia vorto similas valizon? La rusa termino > "hibridvorto" eble estas malpli eleganta, tamen certe pli logika: la > kombino havas iom de la unu, kaj iom de la alia radikoj.
Mi konfesas, ke neniam tro pensis pri la metaforo malantaux tiu esprimo (cetere mi ne konsideras gxin, kiel establitan E-an vorton, sed prefere kiel enkuntekste kompreneblan francajxon). Povas esti pro tio, ke en valizon, por eviti, ke gxi tro pezu, oni metas iom da cxio necesa: do pecon de la vestaro, pecon de la libraro, pecon da sapo... Alia interpreto, estas, ke kiam vi malfermas (analizas) valizon (valizvorton) vi trovas falditajn vestojn (stumpigitajn vortojn), kiujn vi devas malfaldi kaj eventuale stiri, antaux ol ilin uzi (rekonstrui por ilin kompreni)... Kore, Marc
