Je 8/23/07, Bertilo: > Dmitri Gabinski: >> Mi trovis rusan paŭsaĵon de tiu «valizvorto» («слово-чемодан») en >> iu teksto pri la verko de Luis Kerol «The Hunting of the Snark» >> («Ĉasante snarkon»), nome pri la vorto «snarko» mem. La aŭtoro >> subkomprenis per «valizvorto», ke «snarko» estas kunmetaĵo ne el >> kompletaj vortoj, sed el iliaj «detranĉitaĵoj»: SNARK = SNake + >> shARK. Mi tamen ne komprenis, kaj ankoraŭ ne komprenas, kiumaniere >> tio rilatas al valizoj.
> Jen iom da klarigoj: > http://eo.wikipedia.org/wiki/Kofrovorto Kaj mi kaj Dmitri ĝuste tiel komprenis la vorton -- tamen tio neniel helpas al ni kompreni la metaforon, KIAL oni vidas ion kofrecan aŭ valizecan en la nocio. Ĝi evidente estas fuŝa, ĉar aliaj homoj ĝin misinterpretas. Tial mi dubas, ke ĝi estas imitinda. -- Sergio
