On 8/23/07, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > Kaj mi kaj Dmitri ĝuste tiel komprenis la vorton -- tamen tio neniel > helpas al ni kompreni la metaforon, KIAL oni vidas ion kofrecan aŭ > valizecan en la nocio. Ĝi evidente estas fuŝa, ĉar aliaj homoj ĝin > misinterpretas. Tial mi dubas, ke ĝi estas imitinda.
Ankaux mi, denaska anglalingvano, cxiam pensis ke la metaforo de "portmanteau word" estas iom stranga kaj neevidenta, kaj ja versxajne "kiberseksumado" ktp ne vere estas tiaj vortoj, cxar "valizvorto" sxajnas temi pri kombinajxo de radikeroj (anstataux kombinajxo de radikoj). Ekz se iu dirus "magmangxo" por "matenmangxo/tagmangxo" (analogie al la jam donita angla ekzemplo "brunch" de "breakfast/lunch"...) amike russ
