Je 7/28/07, mjb0:

[...]

> Tio estas argumento... unu inter multaj. Povas esti, ke "ukraino"
> estas kun "cxino" la nura popolnomo finigxanta per "-ino", sed mi ne
> perceptas gxenon.

"Cxino" ne estas simila, cxar en Esperanto ne ekzistas radikoj
sensilabaj, kaj tial la nurkonsonanta "cx" ne estas konfuzebla.

[...]

>> Tamen mi ne objxetas kontraux RAR (kio ne signifas EVI!).

> Bone.

Mi aldonis RAR.

>>> Do ecx se ni konservos gxin kiel la cxefan radikon, la referencoj de
>>> UKRAJN-derivajxoj al sinonimaj UKRAIN-derivajxoj estas cxiuokaze
>>> nepraj.

>> Nu jes.  Mi ne tuj faris tion, cxar unue mi verkis la
>> cxefartikolon, kaj nur poste registris la fusxan "ukrain" -- mi
>> evitas fari sencelajn referencojn.

> Komprenite, sed prefere enkonduku ilin lauxokaze, ja tamen temas pri
> la plej uzataj formoj.

Mi aldonis.  Kvankam la plej uzata formo estas "Ukrainio", kiun mi ne
zorgis enkonduki.

[...]

> Bedauxrinde tiaj naciismaj-emociaj argumentoj pli kaj pli oftas. Mi
> neniam komprenos, kial iuj homoj preferas kulti sian "genton", ol
> sian landon-teron.

Nu, inter la du konceptoj ja estas diferenco.  Mi logxas en Siberio,
mi estas siberiano kaj ruso.  Tioj estas du malsamaj dimensioj.  Krom
la rusoj en mia regiono logxas germanoj, tataroj kaj (trialoke)
ukrajnoj.  Ili ne estas "ukrajnujanoj", sed ili jes estas ukrajnoj
(mia bofilo estas ukrajno, sed li neniam estis en Ukrajnujo).

[...]

> Interese. Strangas, ke la licenco ebligas ecx sxovon de la akcento
> (de "ají" al "áj").

La du silaboj apartenas al malsamaj morfemoj: u/kraj/in/a.  Kaj estas
du akcentomodeloj por tiaj vortoj, laux unu la akcenton ricevas la
sufikso; laux la alia la akcenton retenas la radiko.  Nun la norma
modelo estas la sufiksakcenta (ukraIna); sed la radikakcenta modelo ne
estas io fremdeca (kvankam ja eksternorma).

Tiaj redistribuoj de la akcentoj en kuntiritaj vortoj ne estas io
eksterordinara: kp "I do NOT" (kun la akcenta NOT) unuflanke, kaj
"I don't" (kie la eksakcenta vokalo tute malaperas) en la angla.

> Mi tamen supozas, ke Privat ne konis tiun cxi fakton, kaj simple
> esperantigis la malveran diftongon "ai" de la franca (kiel en
> "semajno").

Eble li; eble la ruslandanoj aux aliaj esperantistoj.  Mi konsentas,
ke ecx se la formo "ukrajno" ne ekzistus kiel poezia licenco en rusa,
ukrajna kaj pola, gxi tamen restus memtrudigxanta oportunigo.

--
Sergio

Rispondere a