Von: "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]>
Gesendet: Donnerstag, 15. November 2007 05:29

> Estas du logikaj solvoj:
> 1. Sekvi la tradician formon "manĉuro" (tion mi rekomendas).
> 2. Konsekvence apliki la sistemon de EPĈ, kiu supozeble donus "manĝuo"
> aŭ simile.
>
> Ĉiel ajn, estas absurda konservi "ĉ" se oni decidas ŝanĝi.

Cxu similaj pripensoj eble motivigis la alternativan formon "mandjxur/o" de 
Rhodes 1908 kaj Christaller 1910/1923 (formo, kiu tamen poste sxajne ne plu 
aperas). Cxu eble Ak-ana direktoro pri prononco Probal povas ion diri pri 
tio? mancxuro, mandjxuro, mangxuro

Cxu -djx- en Eo estas ebla? Cxu gxi eble estas malrekomendinda, cxar (ekz-e) 
tro malofta aux tro malfacile distingebla de -gx- por averagxa E-isto?

Bokarev Eo-rusa 1982 bedauxrinde ne havas la nocion, nek la Ea-mongola de 
1995. En la Eo-slovena de Avsec 1972 la kutima "mancxura", same en la 
Ea-serbokroata de Gjivoje de 1959/1979/1990 kaj la litova-Ea de 1988. La 
araban Eo-vortaron certe kontrolos Renato.

Sergio kiel kutime ne indikas fontojn por siaj asertoj. Oni tamen facile 
povas kontroli ilin en Cherpillod, Konciza Etimologia Vortaro 2003.

Bernhard 

Rispondere a