Saluton al ĉiuj!

Mi delonge ne skribis en tiun ĉi dissendoliston, tamen mi regule legas
ĝin kaj observas la diskutojn.

2007/11/15, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>:
> Supozeble tiu "manĉuoj" laŭas iun arkaikan transskriban sistemon, kian
> uzas la PIV-oj, kaj kiu regule senvoĉigas la konsonantojn (kompare kun
> pinjino kaj la tradicia rusa transskribo):
>
> daŭ, daŭismo / tao, taoismo (дао, даосизм)
> Guomindang / Kuomintango (Гоминьдан)
>
> ktp.

Fakte la ĉina ne distingas voĉajn kaj senvoĉajn konsonantojn;
konsonantoj en ĝi distingiĝas per ĉeesto/malesto de _aspiracio_; en
pinjino (samkiel en la rusa transskribo) tio nur _konvencie_ estas
signata per "voĉa" (senaspiracia)/"senvoĉa" (aspiracia) konsonantoj,
dum en la malnova skribo de Wade-Giles aspiracio estis signata per
apostrofo post la (ĉiam senvoĉa) konsonanto (kvankam oni ofte simple
forlasadis tiun apostrofon). Teorie tia sistemo estis, laŭ mi, pli
ĝusta, ol pinjino, sed oni rezignis de ĝi probable ĉar la apostrofoj
estis misgvidaj.

Do "ĉ" en tiu vorto estas pravigebla, ĉar la ĉinoj ne distingas inter
"ĉ" kaj "ĝ". Tamen, se la vorto origine estas ne ĉina, kaj en la
origina lingvo oni ja distingas voĉajn kaj senvoĉajn konsonantojn, do
preferindus "ĝ".

P.S. Mi ne estas fakulo pri la ĉina, mi nur iomete (tre malmulte)
lernis ĝin, do mi povas erari.

-- 
Yury Finkel

Rispondere a