2007/11/15, Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>:
> Nu, la maniero kodi la alspirajn konsonantojn per la literoj de voĉaj
> sonoj estas sufiĉe tradicia -- ankaŭ la germanoj kaj skandinavoj ĝin
> uzas (tial ruso aŭ franco ofte aŭdas "PPerlin" el la buŝo de germanoj
> anstataŭ la de ili atendata "Berlin").  Ankaŭ etimologie tio koheras,
> ĉar la alspiraj konsosnantoj regule respondas al la voĉaj en la
> parencaj vortoj samdevenaj (brovo = Braue = бровь <> provo).

Sed en la pinjino kaj en la rusa transskribo de la ĉina ja estas
inverse: aspiraciajn (alspirajn, laŭ vi) konsonantojn oni signas per
_senvoĉaj_ konsonantoj, do pinjina "b" estas simpla [p], dum pinjina
"p" estas alspira [p] (proksimume [ph]). Tio povas iom konfuzi la
aferon...

> Eble tiel; sed eble ankaŭ la manĉura lingvo apartenas al la alspira
> tipo.  Ĉiel ajn, oni ja bezonas iel esprimi la kontrastigon, ĉar alie
> aperos homonimoj.  Kaj la apostrofo ne estas taŭga distingilo se oni
> intencas uzi la pruntotan vorton en buŝa komunikado.

Jes; kvankam eble pli proksima al la origina prononco estus aldono de
"h" post la konsonanto (sed tio estas nur teoria rezonado, ne reala
propono).

-- 
Yury Finkel

Rispondere a