Sergio Pokrovskij kirjoitti:

> Mi ne memoras, kiel EPĈ nomas la koncernan etnon; supozeble ĝi
> escepte sekvas PIVon (samkiel pri "Pekino").

Ilian nunan uzon vi trovas en la reto. Mi citas (la originalo uzas 
h-skribon, do nenio estas ŝanĝita):

----

"Manchura nacio

Loghantaro: 9.82 milionoj
Chefa loghregiono: Liaoning
Lingvoj: la manchura kaj han-a
Religio: shamanismo

La nomita nacio havas longan historion. En la 12-a jc.la prapatroj de 
la manchuroj starigis Jin-dinastion. En 1583 Nurhachi unuigis la 
tribojn de njughen-oj, starigis la sistemon de Ok Flagoj kaj kreis la 
manchuran lingvon. En 1635 la nacia nomo Manghou estis difinita. En 
1911 la nacio shanghis sian nomon en Manchur.

Antau la 17-a jc. manchuroj loghis en la nordorienta parto de Chinio 
kaj vivis de chasado. Pro tio ili chiuj lertis en chevalrajdado kaj 
arkpafado. La manchuraj viroj kutime ne tondis la harojn en la 
malantaua parto de la kapo kaj faris longan harplektajhon post la 
kapo. Ili portis robon kun manikoj en formo de chevalhufo kaj kun 
fendoj ambauflanke kaj zonon che la talio, kaj la virinoj lozan robon 
kaj orelringojn kun la hartubero sur la kapo."

----

En ĉina eldonaĵo aperinta en 1965 mi trovis la formon "manĉuoj".

Laŭ sia kutimo, la ĉinaj eldonaĵoj ĉiam parolas pri "nacioj" kaj 
"nacimalplimultoj".

-- 
Harri

Rispondere a