Je 11/26/07, Alexander:

[...]

> Mia persona revo (pardonu tiun cxi senintencan kalemburon ;) estas
> havi auxtoritatan vortaron, kiu

>     (A) klare markus senriske uzeblajn kaj imitindajn formojn
>     unuflanke, kaj evitindajn kaj stile neneuxtralajn (kaj tial nur
>     kondicxe, se entute, uzeblajn) formojn aliflanke;

>     (B) kohere priskribus la diferencon (sencan, kromsencan, stilan,
>     nuancan ktp.) inter sinonimoj kaj vortoj el la sama semantika
>     kampo.

Jes, ankaŭ mi volus vidi ReVon io tia.  T.e. mi preferus ke ReVo ne
similu grandan Merriam-Webster aŭ "le Petit Larousse", sed "The
Advanced Leaner's Dictionary of Current English" de Hornby k.a.

En tiu lasta la marĝenaj vortoj aperas en tre limigita kvanto, kaj kun
pli komunuzaj sinonimoj; sed la komunaj vortoj estas tre detale
priskribitaj; abundas la ekzemploj; estas indikitaj gramatikaj
karakterizoj gravaj por la ĝusta vortuzo (ekz-e Countable/Uncountable
noun) ktp -- informoj tre valoraj por fremdlingva uzanto, kiajn la
multe pli imponaj vortaregoj por la denaskaj parolantoj ne atentas.

Tial mi opinias, ke multe pli gravas bone priskribi la vortojn
bazajn, komunajn kaj rekomendindajn ol ĉasi la marĝenajn ekzotaĵojn.
"La profesiaj vortaristoj", bedaŭrinde, plej ofte havas tute aliajn
celojn, kaj iliaj konsiloj nemalofte estas malutilaj: ilia sperto
rilatas al alia merkato.

[...]

--
Sergio

Rispondere a