La mesagxo de amiko Jxeromo instigas min
dividi ankaux miajn pensojn pri rilataj aferoj.
Mia persona revo (pardonu tiun cxi senintencan
kalemburon ;) estas havi auxtoritatan vortaron, kiu
(A) klare markus uzeblajn kaj imitindajn formojn
unuflanke, kaj evitindajn kaj stile neneuxtralajn
(kaj tial nur kondicxe, se entute, uzeblajn) formojn
aliflanke;
(B) kohere priskribus la diferencon (sencan,
kromsencan, stilan, nuancan ktp.) inter sinonimoj
kaj vortoj el la sama semantika kampo.
(A) supozeble bezonas suficxe konsekvencan
sistemon de markiloj kaj disciplinan aplikon de
ili (tio sxajnas suficxe simpla entrepreno),
konsenton inter la auxtoroj/redaktantoj sekvi tion
kaj realecan mehxanismon por alveni al interkonsentitaj
markiloj por apartaj formoj (aux eventuale dokumentado
de manko de tia interkonsento kun motivitaj eksplikoj).
Unu el la rezultoj de (A) estus, ke la vortaro klare
montrus, kion la ambicia progresanto povas kuragxe
asimili kaj uzi kiel elementojn de "bona lingvajxo"
kaj kion oni lernu kompreni (ekzemple, en la verkoj
de poetoj, "abundistoj-redundistoj", literaturaj snoboj
ktp.), sed uzu nur tre singarde kaj nur se vere necesas
(ekzemple por imiti specifan stilon, ktp.)
Laux mi tio ne multe korelacias kun la oftecoj
de formoj - la uzado de balastaj kaj evitindaj
formoj povas esti suficxe moda afero, almenaux
dum kelka tempo.
(B) sxajnas pli ambicia. Mian esperon apogas
tio, ke kelkaj el ni kredas, ke "la bona lingvajxo"
nialingva bazigxas sur pli kohera kaj sistema
vortaro ol la nekonsekvenca amaso de vortoj
kun ne tre klaraj rilatoj inter si, kiujn demonstras
la etnaj lingvoj.
Verdire mi ne scias, cxu tiuj cxi ideoj trovos
subtenon inter la kunlaborantaro de ReVo.
Finfine cxiu havas propran intereson kaj celon.
Mi persone sentus cxagrenon, se ReVo definitive
igxus iaspeca (iom polurita) PIV, kaj ankaux la novaj
generacioj de kleraj esperantistoj devos same
pene sercxi sian vojon al la bona lingvajxo tra
cxiam pli amasigxantaj montoj de balasto, sen
bonaj facile uzeblaj orientiloj.
Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
----- Original Message -----
From: "jv" <[EMAIL PROTECTED]>
To: <[email protected]>
Sent: Sunday, November 25, 2007 3:59 PM
Subject: [revuloj] TEK malkontento kaj celoj de revo (estis: insurekto (!?))
> Alexander:
> > ...post tiom da malkontento esprimita antauxe
> > pri la enkonduko de tiuj nenecesaj radikoj
>
> permesu ankaux komenteton pri tiu malkontento.
>
> la abundo kaj okaza akreco de lastatempaj diskutoj banalus en
> soc.culture.esperanto sed cxi tie sonas iom nove.
>
> mi scias, ke ni estas en esperantio, kie lauxta aserto de siaj lingvaj
> preferoj kaj lauxta malestimo al aliaj opinioj rolas, kiel rolas
> politikaj asertoj kaj insultoj en aliaj landoj -- cxie homoj bezonas
> publikan membildon kaj malamikojn. kiu laboris en vilagxa
> konsilantaro aux en asocio, scias ankaux ke pri 200000-spesa linio de
> la bugxeto neniu komentas, sed ke pri la dono aux ne-dono de
> 2000-spesa monhelpo al la futbalklubo por novaj to-cxemizoj la debato
> tre viglas. tiel estas ankaux en nia afero: ni preterdormas la
> malbonan staton de tutaj fakoj en revo, sed ni senfine disputas pri
> unuopa vorto.
>
> krom tiaj homaj kauxzoj, mi pensas ke la malkontento havas ankaux
> tehxnikan kauxzon. revo komencas evidentigi enkonstruitan strecxon.
> kiam oni fondis gxin, ne estis profesia vortareldonisto en la grupo,
> kiu rimarkigus, ke mikso de difinvortaro, tradukvortaro kaj tezauxro
> estas afero malstabila. al iuj lastatempaj plendoj mi respondis, ke
> vortaro zorgu prioritate pri malfacilaj vortoj. tio veras precipe pri
> difinvortaro uzata de spertaj parolantoj. tio malpli veras pri
> tradukvortaro destinita al lernantoj. al kiuj revo estas destinita? al
> cxiuj.
>
> kiam revo entenis nur kernajn vortojn la strecxo inter tiuj pluraj
> celoj estis apenaux sentebla. nun, cxiu aldono igas la strecxon
> kvante pli videbla: homoj kun propaganda kaj instrua koncerno volas
> minimuman radikaron kun cxiuj ekzistaj aux malekzistaj kunmetajxoj;
> homoj kun lingvohistoria kaj sencanaliza koncerno volas priskribon de
> la uzata lingvo; homoj zorgantaj pri terminoscienco volas koherajn
> fakajn vortprovizojn.
>
> eble venas tempo por pripensi, cxu revo plu aperu kiel unu sola
> vortaro. mi ne sugestas disigon al pluraj projektoj, ecx male:
> nuntempaj vortareldonejoj cxiel provas havi unu solan xml-bazon, sed
> ili el gxi publikigas diversajn produktojn: dulingvajn vortarojn
> unuflanke, difinvortarojn por lernantoj aliflanke, gxeneralajn
> vortarojn ankoraux aliflanke... por cxiu speco ili elektas la
> gxustajn informojn el la bazo kaj prezentas ilin en propra formato.
>
> do eble "reta vortaro" pli kontentigus cxiun, se gxi ne konservus
> nomon invitan al cxiu ajn interpreto, sed havus unuflanke fasadon
> nomatan "reta vortaro por lernantoj" kun bazaj vortoj, tradukoj,
> malmultaj ekzemploj... aliflanke fasadon "reta vortaro gxenerala" kun
> ampleksa vortprovizo, difinoj, ekzemploj, notoj... aliflanke fasadon
> "fakaj tezauxroj" kun terminoj, difinoj kaj sencrilatoj. tra tiuj
> diversaj fasadoj uzantoj trovus vortarojn tauxgajn por siaj diversaj
> bezonoj, dum kontribuantoj laborus pri la komuna bazo por ili. mi cxi
> tie nur tiras la aluditan kun jurij ideon pri markado de oftaj vortoj
> al pli malproksimaj konsekvencoj...
>
> jxeromo
>
>
>
>
>
> retposhtaj adresoj:
> por afishi mesaghon: [email protected]
> por aboni: [EMAIL PROTECTED]
> por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
> administranto: [EMAIL PROTECTED]
>
> URL:
> http://www.yahoogroups.com/group/revuloj
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>