Bernhard Pabst: > Kiam mi skribis la liston de cxiuj kap-vortoj (titoloj de vortaraj > artikoloj) de PIV1970 prepare al Inversa Vortaro de Eo (IVE) 1989 (la listo > nun estas ie havebla en la reto kaj kelkaj jam citis gxin tie cxi) mi > permasxine nombris la diakritajn literojn de tiu korpuso. Jen la rezulto en > absolutaj ciferoj: > > cx 276, gx 223, hx 176; jx 57; sx 298; ux 430 > Cx 16; Gx 25; Hx 21; Jx 7; Sx 31; Ux 7 > > La procentajxoj en rilato al cxiuj literoj estas: > cx 1,71 - gx 1,38 - hx 1,09 - jx 0,35 - sx 1,85 - ux 2,47 > > En 1989 mi skribis (IVE, p. xvi): > > "Iom surprize eble estas la relativa ofteco de 'hx', speciale kompare kun > 'jx'. La rilato [rilatumo, proporcio] tamen en proza teksto versxajne estas > alia, ekz. pro la ofteco de la finajxo '-ajx'." > > Cxu "sistema forigo de hx" en PIV1970? Simple malgxusta aserto bazita sur > nekono de la faktoj.
Tiu cxi aserto estas simple erara. Vi - intence aux senkonscie - erare miksas malsamajn tipojn de ofteco. Via kalkulo, se mi gxuste komprenas vian priskribon, reflektas la oftecon de litero aux en la vortlisto, aux en la tuta teksto de vortaro. Tio havas neglektindan lingvistikan intereson, cxar gxi ignoras la oftecon de la vortoj en normala lingvouzo. Konjekteble "aux" aux "-ajx-" estas multmiloble pli oftaj ol "hxolero", sed via kalkulo ne reflektos tion. Sergio evidente parolis pri la ofteco de la "hx" en la reprezenta selekto de tekstoj kaj parolo. -Alex ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
