De: "Alexander Shlafer" <[EMAIL PROTECTED]>

>> "Iom surprize eble estas la relativa ofteco de 'hx', speciale kompare kun
>> 'jx'. La rilato [rilatumo, proporcio] tamen en proza teksto versxajne
> estas alia, ekz. pro la ofteco de la finajxo '-ajx'."

> Tio havas neglektindan lingvistikan intereson,
> cxar gxi ignoras la oftecon de la vortoj en normala
> lingvouzo.  Konjekteble "aux" aux "-ajx-" estas multmiloble
> pli oftaj ol "hxolero", sed via kalkulo ne reflektos tion.

Kaj tiun banalan fakton mi antaux preskaux 20 jaroj aludis per la averto: 
"La rilat[um]o tamen en proza teksto versxajne estas alia, ekz. pro la 
ofteco de la finajxo '-ajx'."

La listo de PIV-vortoj kun multaj hx-vortoj tamen montras, ke estas 
malgxusta la aserto de Renato, ke "PIV sisteme forigis cxiujn hx-sonojn".

Kio laux vi estas "kerna Esperanto"?

Bernhard


Por tiuj, kiuj interesigxas pri ofteco-studoj pri diversaj lingvaj aspektoj 
(kaj ne plu estas okupitaj lerni la diferencon inter prezenti kaj 
reprezenti):

- Rublev, S. (1927). Provo de kvanta element-analizo en la lingvo Esperanto. 
En: Kvardek jaroj. Kolekto da orig. verketoj .. 40-jara jub. de Eo. SAT 
1927, p. 7-15. [Raporto pri nombrado de la vortaraj elementoj en 6 tekstoj 
cele al eltrovo de la plej oftaj por raciigi la lernadon.]
- Studejo De Zamenhofa Gramatiko, Tokio (1932). Teksto-Kritiko de la 
Paroladoj de Zamenhof laŭ Originala Verkaro de D-ro Dietterle. Lingva 
Kritiko 1932:1:07 (aŭg.), p. [1-2].  Daŭrigo en Lingva Kritiko 1932:1:09/10 
(okt.), p. [7-8]  kaj  1932:1:11 (nov.), p. [1-2],  1933:1:12 (jan.), p. 
[1],  1933:1:13 (feb.), p. [1-2].

- Setälä, Vilho (1949). Lingva esprimkapablo kiel funkcio de la vorttrezoro. 
Esperantologio 1949:1:1, p. 5-32.

- Blaas, Leo (1950). Statistiko de 50.000 tekstvortoj. Esperantologio 
1950:1:2, p. 107-132.

- N.I. (1956). Internacie plej oftaj vortoj. Esperanto (UA) 1956/11 (612), 
p.173 [Listo de 577 plej oftaj vortoj de «al» ĝis «vizit» grupigitaj en ok 
oftec-kategorioj.]

- Waringhien, Gaston (1958). Cxu vortstatistiko suficxas por la starigo de 
bazvortaro? Sciencaj studoj 1958, p. 27-30.

- Sadler, Victor (1959). Relativaj oftecoj de kelkaj lingvaj elementoj en 
Esperanto. Scienca Revuo 1959:10:2-3 (38-39), p. 67-72.

-  Albault, André (1959). Unua kaj Universala Vortaroj. FrancE 1959:27:184, 
p. 72 [UV; OA; statistiko; Fundamento. Resp. al Ciliga FrancE n.183, 1959, 
p.51-52].

-  Ciliga, Paul (1959). Redakcia Komento: Suplemento pri "Unua Libro" 
[reagoj de Waringhien k Chomette]. FrancE 1959:27:184, p. 72-73.

-  Ciliga, Paul (1961). Statistika tabelo de l′Esperanta Vortaro  (radikoj, 
afiksoj, finaĵoj, liternomoj) . ScRe 1961:12:1-2 (45-46), p. 38-44.

-  Harry, R. (1967). Relativaj oftecoj de lingvaj elementoj en Esperanto. 
ScRe 1967:18:2 (70), p. 49-50 [Tabelo pri ofteco de fonemoj].

-  Thomson, A.W. (1968). Vortofteco.ScRe vol.19 (1968), n. 2, p. 41-47 
[Ofteco de unusilabaj vortoj en Fabeloj de Andersen IV. Homaj, lokaj kaj 
aliaj nomoj en la sama verko].

-  Sonnenfeld, E. (1969). Pri la artikolo "Vortofteco" [de Thomson]. ScRe 
1969/1, p.16

-  Maas, H.D. (1969). Statistiko per komputilo. Elektrona maŝino esploras 
Esperanton. GER 1969/11-12, p. 117 [Pri esploroj ĉe la univ. de Sarlando, 
Saarbrücken].

-  Quirke, D.J.F. (1969). Pri "liter-ofteco". HdE 1969/11 (1474), p. 4 
[Averto pri la statistikoj en 0469: ili bazigxas sur radikoj en vortaro, ne 
en kuranta teksto]. Cxu vi vidas Alex?: Quirke jam antaux cx. 40 jaroj 
spertis la saman mond-skuan ekkonon, kiun nun ankaux vi faris!

-  Maas, H.D. (1970). Esperanto in Computer. Elektronische Analyse der 
internationalen Sprache. GER 1970/4, p. 45 [Pri ofteco de literoj, 
vortlongeco ktp.].

-  Janousx, K. (1972). La lingvo de nia gazeto. Studo pri vortofteco. HdE 
1972/8, p. 2 [Vortstatistiko pri unu numero de HdE]

ktp. ktp. Mi ne listos la studojn de la lastaj 35 jaroj. Kelkajn indikojn vi 
trovas en IVE, pliajn cxe www.esperantoland.de/ebea.







Rispondere a