Saluton, karaj majstroj!

Tiu simpla e-isto havas certan dubon pri la difinoj petrolo kaj nafto en
Revo... Nu, ili tute kontrauxas tion, kion mi lernis kaj kio estas konata
almenaux de la tuta geologaro en Ameriko. :-(

Nu, mi jam diris unufoje, ke mi estas geologo kaj cetere laboras super
petrola geologio. Tio evidente mi diras ne pro pedanteco, sed nur por doni
ian valoron al miaj vortoj antaux via klereco. Mi diris "en Ameriko", cxar
mi ja havas malmulte da kontakto kun geologoj en Euxropo, tamen cxi tie en
Ameriko mi konas geologoj el Kanado, Usono, Peruo, Bolivio kaj Argentino
(tiuj estas, kiujn mi memoras, cxar mi ofte babilas kun ili), krom
Brazilo. El Euxropo mi konas polan geologinon kaj mi atendas sxian respondon
al mia demando pri tio, kion sxi komprenas pri petrolo kaj nafto.

Mi ekspliku al vi. Por ni, geologoj, "petrolo" estas la *kruda* oleajxo,
kiun ni eltiras el la rokoj. Ekzistas certaj varioj de difino, tamen cxiuj
konsentas, ke petrolo estas la krudajxo. Kaj la varioj mem nur ekzistas,
cxar unuj konsideras petrolon la tuton de la krudajxo ( t.e. kaj oleo kaj
gaso kaj solidoj), kaj aliaj konsideras gxin aux nur oleon aux nur oleon kaj
solidojn. Solidon oni komoprenu kiel "ciron" aux "asfalton", cxar certaj
petroloj estas tiel malmola, ke oni jam povas diri gxin solida (sed evidente
ili ne estas tute solidaj...). Nu, tiu estas la difino, kiun (almenaux) la
amerika geologaro uzas por petrolo. Resume: kruda oleajxo, kiun oni eltiras
el la rokoj, kiu povas kompreni oleon, gason kaj solidojn aux nur oleon aux
nur oleon kaj solidojn, laux unuj aux aliaj difinoj.

Aliflanke "nafto" estas "frakcio" (parto) de *rafinita* petrolo, kiu enhavas
"naftenojn", t.e. specifa tipo de hidrokarbono. Kiam la petrolo jam de sia
natura formo enhavas multege da naftenoj, ni ja povas diri gxin naftena
oleo, sed ne nafto mem. Nafto necese portas la ideon ''rafinita''.

Felicxe grava petrola vortaro (en la angla!) de la internacia kompanio
Schlumberger havas difinon por petrolo, nafto kaj simila. Se interesas,
legu:
* http://www.glossary.oilfield.slb.com/Display.cfm?Term=petroleum por
petrolo
*
http://www.glossary.oilfield.slb.com/Display.cfm?Term=naphthenic%20hydrocarbonpor
nafteno kaj nafto
*
http://www.glossary.oilfield.slb.com/Display.cfm?Term=naphthene%2Dbase%20crude%20oilpor
naftena oleo

Alia grava petrola vortaro, en la portugala, kiun mi havas nur en papero
same difinas tiujn vortojn.

Kaj same felicxe la angla kaj la portugala vikipedioj havas similajn
difinojn, kiu montras, ke almenaux angloj kaj aliaj denaskaj anglaparolantoj
kaj portugaloj kaj aliaj portugalaparolantoj konsentas kun ili (cxar tiuj
vikipedioj evidente ne estas nur angla aux usona/portugala aux brazila,
tamen reprezentas la komprenon de almenaux la denaskaj lingvanoj).

Nun komparu cxion, kion mi prezentis, kun la difinojn en Revo:
* http://reta-vortaro.de/revo/art/petrol.html#petrol.0o Petrol/o
* http://reta-vortaro.de/revo/art/naft.html#naft.0o Naft/o

Vi certe rimarkus, ke la difinojn tute kontrauxas. Ho, ve, tio vere
cxagrenas min... :-/ Mi ne venis cxi tie por konvinki vin, ke tiuj difinoj
eraras, sed por peti de vi klarigon pri la kialo de tia rekta maleco en
Esperanto.

Kore kaj antauxdanke,

Fernando

Rispondere a