Je 12/13/07, Fernando:

[...]

> Mi ekspliku al vi. Por ni, geologoj, "petrolo" estas la kruda
> oleajxo, kiun ni eltiras el la rokoj. Ekzistas certaj varioj de
> difino, tamen cxiuj konsentas, ke petrolo estas la krudajxo.

Hm, en la Reto mi trovas 622 trafojn por "naftoputo", kaj NENIOM por
"petrolputo".

Eble la sencoj scienca kaj komunlingva estas malsamaj.

Bedaŭrinde estas du tradicioj, la persa "neft" -> rusa "neft'", greka
"nafta" -> esperanta "nafto"; kaj la latinaĵo "petrolo".  La rusa
lingvo havas nur "nafto"n (= crude oil), kaj la derivaĵon
"naftoprodukto", do ĉio estas klara kaj ŝpara; sed Esperanto heredis
la ĝenan redundon kaj sekve konfuzon.

France mi trovas por "pétrole" kaj la sencon "natura minerala oleo",
kaj la sencon "produkto"; sekve ankaŭ "pétrole brut"; " Fourneau,
lampe, réchaud à pétrole; chauffage, éclairage au pétrole; une machine
à vapeur ou à pétrole ...".

Kaj simile por la franca "naphte" mi trovas ambaŭ signifojn, kaj tiun
de "produkto", kaj tiun de krudaĵo:

,----
| Naphte (minéral ou natif). Pétrole brut. Huile de naphte. C'était
| bien une couche de naphte liquide, qui surnageait à la partie
| supérieure du courant de l'Angara et coulait avec lui (VERNE,
| M. Strogoff, t.2, 1876, p.177). Le pétrole ou huile minérale ou
| naphte, est un mélange à usage de combustible extrêmement complexe,
| se trouvant dans le sol à des profondeurs parfois considérables
| (CHARTROU, Pétroles natur. et artif., 1931, p.3).
`----

PIV2 traktas la du vortojn simule al ReVo.  Estas tamen efektive ĝena,
se la tradicio Amerika estas inversa.

--
Sergio

Rispondere a