Saluton, kara Sergio! Hm, en la Reto mi trovas 622 trafojn por "naftoputo", kaj NENIOM por > "petrolputo".
Mi ecx trovis kelkajn pri petrolputo, sed vi pravas: naftoputo estas tute supera. :-) Interese la e-istaro sxajnas ne tiom uzi la zamenhofan sxakton. Eble la sencoj scienca kaj komunlingva estas malsamaj. Mi ankoraux ne bone scias, tamen eksxajnas al mi, ke Esperanto ial simple elektis nafton kiel krudajxon kaj petrolon kiel la tuton da rafinajxoj (cxar "naphtha" mem ne estas la tuto da rafinajxoj, sed ia rafinajxo). Ekz-e laux tia penso ne eblus paroli en Esperanto pri Petrola Geologio, sed pri Nafta Geologio. Bedaŭrinde estas du tradicioj, la persa "neft" -> rusa "neft'", greka > "nafta" -> esperanta "nafto"; kaj la latinaĵo "petrolo". La rusa > lingvo havas nur "nafto"n (= crude oil), kaj la derivaĵon > "naftoprodukto", do ĉio estas klara kaj ŝpara; sed Esperanto heredis > la ĝenan redundon kaj sekve konfuzon. Laux tio, kion vi diris, en la rusa nia esperanta petrolo estus naftoprodukto, cxu ne? Cetere sxajnas, ke la grekoj pensas kiel usonanoj por "petroleum" kaj "naphtha" (ambaux vortoj evidente ekzistas en la greka). Tio tamen ne estas tute certa, mi bezonas "rafini", :-), mian nunan esploron. France mi trovas por "pétrole" kaj la sencon "natura minerala oleo", > kaj la sencon "produkto"; sekve ankaŭ "pétrole brut"; " Fourneau, > lampe, réchaud à pétrole; chauffage, éclairage au pétrole; une machine > à vapeur ou à pétrole ...". > > Kaj simile por la franca "naphte" mi trovas ambaŭ signifojn, kaj tiun > de "produkto", kaj tiun de krudaĵo: > > ,---- > | Naphte (minéral ou natif). Pétrole brut. Huile de naphte. C'était > | bien une couche de naphte liquide, qui surnageait à la partie > | supérieure du courant de l'Angara et coulait avec lui (VERNE, > | M. Strogoff, t.2, 1876, p.177). Le pétrole ou huile minérale ou > | naphte, est un mélange à usage de combustible extrêmement complexe, > | se trouvant dans le sol à des profondeurs parfois considérables > | (CHARTROU, Pétroles natur. et artif., 1931, p.3). > `---- > > PIV2 traktas la du vortojn simule al ReVo. Estas tamen efektive ĝena, > se la tradicio Amerika estas inversa. Mi ja pensis, ke Revo similus al PIV (tio ne sonu malica). Interesa estas tio, kion vi diris pri la franca. Mi rimarkis la daton (1931), kaj ecx eblas ke la senco petrolo (rafinajxo) estas igxinta arkaismo. Nu, tio estas mia eka penso, ne gravigu gxin. Cetere la afero ne plu gxenas min kiel antauxe. Tiu gxeno nur okazis, cxar la nocioj "amerika" (nur cxar ni uzis tian terminon) kaj esperanta intersxokis. Mi nun ekakceptas (la "ek" aperas nur pro kultura kauxzo... :-)), ke "petroleum" estas nafto kaj ke "petrolo" estas la tuto da rafinajxoj/derivajxoj (laux mia kompreno de la difino en Revo). Tamen mi ankoraux scivolas, kiel estus "naphtha" en Esperanto, t.e. la rafinajxo kiu entenas cxefe naftenojn. Respekte, Fernando
