Arkadiusz Zychewicz:

> Mi trovis en difino de la vorto "trovi" strangan trian difinon.
> Oni rezultas el ĝi ke povas signifi ankaŭ kiel "opinii". Mi pensas ke ĉi
> tiu tria difino estas malevidenta. Kaj estas kaŭze kopio de ia idiotismo
> el ia lingvo,
> do se iu skribas tekston kaj uzas ĉi tiu difino tial mulataj personoj ne
> komprenas.
>
> do mi pensas ke eble oni markas ĉi tiu difino kiel ne rekomendata? aŭ io
> analoga.

Kara Arkadiusz,

Temas pri la senco, kiun "trovi" akiras en
nur specifaj sintaksaj kuntekstoj:

    Mi trovas, ke  tio estas tre probabla.
    Oni trovis la aferon nevalora.

Vi pravas, tiu cxi esprimo eniris esperanton
kiel imito de la idiotisma uzo en iuj etnaj lingvoj
(ecx sen plia kontrolado, mi tuj rekonas tiajn
formojn en la lingvoj angla, rusa kaj franca).
Kvankam mi agnoskas, ke temas pri idiotismo,
mi trovas, ke en gxi ne enestas pri granda arbitreco,
sed tre klara metaforo - eble tial gxi aperas en tiel
multaj lingvoj.

Mi trovas tiajn esprimojn iom arhxaikaj, kun
cxarma aromo de la 19a jarcento, sed konjekteble
ili estas rekoneblaj ecx sen antauxa scio.

Cxu vi konsentas?  Certe jes, se vin ne
agacis tiu cxi mia mesagxo, kie mi uzis
"trovi" en la senco "opinii" dufoje.

Amike,
-Alex

Rispondere a