Arkadiusz Zychewicz:

> Alexander Shlafer pisze:
> > Temas pri la senco, kiun "trovi" akiras en
> > nur specifaj sintaksaj kuntekstoj:
> >
> >     Mi trovas, ke  tio estas tre probabla.
> >     Oni trovis la aferon nevalora.

> Kiel stranga legi. 8-|

Ne tiel strang_e_!

Vin versxajne ne mirigas la frazo

    Veninte hejmen, sxi trovis lin kusxanta.

De tio cxi, estas nur eta metafora pasxo al

    Leginte la libron, sxi trovis gxin interesa.

> > Kvankam mi agnoskas, ke temas pri idiotismo,
> > mi trovas, ke en gxi ne enestas pri granda arbitreco,
> > sed tre klara metaforo - eble tial gxi aperas en tiel
> > multaj lingvoj.
> >
> Eble por iu kiu parolas bone en ĉi tiuj lingvoj,
> mi opinias (kaj ne trovis :) )

Mi dubas, ke lingvoposedo funkcias tiel.
Mi ofte stumblas je parolturnoj neakcepteblaj en
Esperanto, kvankam ili estas tute normalaj
en aliaj lingvoj, kiujn mi konas.  Samtempe
mi facile uzas en Esperanto parolturnojn, kiuj
havas nenian ekvivalenton etnaj lingvoj de mia
medio.  Cxiu lingvo, simpla aux ne, estas
aparta lingvo, kaj spertaj lingvanoj uzas gxin
sen traduki aux kompari gxin kun aliaj lingvoj.
Pli aux malpli frue cxiuj esperantistoj venas al
tia kompreno.

> > Mi trovas tiajn esprimojn iom arhxaikaj, kun
> > cxarma aromo de la 19a jarcento, sed konjekteble
> > ili estas rekoneblaj ecx sen antauxa scio.
> >
> Do vi konsentis kun mi por ke markis eble keil "arhxaika"?

"Arhxaika" estus tro drasta etikedo por la
apenaux sentebla aromo, eta stila malmoderneco.

Similan aromon havus tiu, kiu uzus verbojn
en finitivo kun sufikso "ad" kiel faris Zamenhof,
kvankam tio ne estas erara, misa aux arhxaika.
Temas pri nuanco de stilo.

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>

Rispondere a