Je 12/13/07, Arkadiusz: > Alexander Shlafer pisze: >> Temas pri la senco, kiun "trovi" akiras en >> nur specifaj sintaksaj kuntekstoj:
>> Mi trovas, ke tio estas tre probabla. >> Oni trovis la aferon nevalora. > Kiel stranga legi. 8-| Provu esprimi la duan frazon sen "trovi". Ne tute taŭgas nura "opinii" -- "Oni opiniis la aferon nevalora" por mi havas alian signifon. La diferenco estas aspekta, "trovi-3" signifas ne "opinii", sed "veni al opinio", "ekopinii"; do, "Oni trovis la aferon nevalora" povas signifi ke unue oni juĝis la aferon interesa, iom studis -- kaj venis al la opinio ke ĝi ne estas tia. Kompreneble, oni povas veni al opinio ankaŭ senpripense, tuj -- kaj en tia okazo "trovi-3" estas sinonimo de "opinii". Sed tio estas degenera okazo. >> Vi pravas, tiu cxi esprimo eniris esperanton kiel imito de la >> idiotisma uzo en iuj etnaj lingvoj (ecx sen plia kontrolado, mi tuj >> rekonas tiajn formojn en la lingvoj angla, rusa kaj franca). >> Kvankam mi agnoskas, ke temas pri idiotismo, mi trovas, ke en gxi >> ne enestas pri granda arbitreco, sed tre klara metaforo - eble tial >> gxi aperas en tiel multaj lingvoj. Ĝi nature sekvas el "trovi-2", kp: ,---- | "Li trovis la valizon subite tro peza" | [Camacho, "La Majstro kaj Martinelli"] | | "li subite trovis sin kapabla skribi sian propran nomon" | [Monato] | | "Nun li ne komprenas, kial li iam trovis ŝin bela, plezuriga" -- | "Kontraŭe, li nun abomenas ŝin, trovas ŝin naŭza" | [Monato] `---- Mi jam hezitas, ĉu la lastaj ekzemploj temas pri "opinio", "ŝajno" -- aŭ eble jam pri "trovi-3". [...] >> Mi trovas tiajn esprimojn iom arhxaikaj, kun cxarma aromo de la 19a >> jarcento, sed konjekteble ili estas rekoneblaj ecx sen antauxa >> scio. > Do vi konsentis kun mi por ke markis eble keil "arhxaika"? Mi ne opinias ĝin arkaika. Ekz-e en "Monato": "Tion mi trovas ĝenerale laŭdinda." "Dieter trovis liajn postulojn iom strangaj." -- Sergio
